Psalms 75

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. 2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon. 3 Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela. 4 Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon; 5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6 CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8 CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero. 9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. 10 Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.