Psalms 82:1-8

Esperanto(i) 1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas. 2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj. 8 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.