Psalms 85

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; 2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela. 3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. 4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni. 5 CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio? 6 CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi? 7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni. 8 Mi auxdu, kion diras Dio, la Eternulo; CXar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsagxeco. 9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando. 10 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas. 11 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la cxielo. 12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn. 13 Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj.