Psalms 87

Esperanto(i) 1 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob. 3 Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela. 4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis. 5 Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela. 7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.