Psalms 89

Esperanto(i) 1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo. 2 CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco. 3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo: 4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela. 5 Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj. 6 CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj? 7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas. 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas. 9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas. 10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. 11 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis. 12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon. 13 Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra. 14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo. 15 Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas; 16 Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco. 17 CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno. 18 CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo. 19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo. 20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris. 21 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos. 22 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos. 23 Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos. 24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno. 25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon. 26 Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero. 28 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo. 30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon; 33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos; 34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos. 35 Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David; 36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi. 37 Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela. 38 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton. 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn. 41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn. 43 Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron. 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela. 46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro? 47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn. 48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela. 49 Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco? 50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj, 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito. 52 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!