Psalms 91

Esperanto(i) 1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.