Psalms 97

Esperanto(i) 1 La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj. 2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero. 6 La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron. 7 Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj. 8 Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj. 10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj. 11 Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn. 12 GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.