Esperanto(i)
15 Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.
16 Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aux sur la frunto;
17 por ke neniu povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aux la numeron de gxia nomo.
18 CXi tie estas sagxeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; cxar gxi estas la numero de homo; kaj gxia numero estas sescent sesdek ses.