Song of Songs 2

Esperanto(i) 1 Mi estas la lilio de SXaron, La rozo de la valoj. 2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj. 3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. 4 Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo. 5 Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo. 6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra cxirkauxprenu min. 7 Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos. 8 Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj. 9 Mia amato similas al gazelo aux al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante cxe la krado. 10 Mia amato vokas, li parolas al mi: Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu; 11 CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis; 12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando; 13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu. 14 Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela. 15 Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas. 16 Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu pasxtas inter la rozoj. 17 GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.