Song of Songs 8

Esperanto(i) 1 Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu sucxis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min. 2 Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon. 3 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra cxirkauxprenu min! 4 Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos. 5 Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino. 6 Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; CXar la amo estas forta kiel la morto; La jxaluzo estas nefleksebla kiel SXeol; GXiaj brulajxoj estas brulajxoj de fajro, La flamo de la Eternulo. 7 Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi gxin; Se homo proponus doni la tutan havajxon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpusxus. 8 Nia fratino ankoraux estas malgranda, Kaj mamojn sxi ankoraux ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos sxin? 9 Se sxi estos muro, ni konstruos sur sxi argxentan palacon; Kaj se sxi estos pordo, ni cxirkauxbaros sxin per traboj el cedro. 10 Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron. 11 Salomono posedis vinbergxardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinbergxardenon al gardistoj; CXiu devas alporti milon da argxentaj moneroj pro gxiaj fruktoj. 12 Mia propra vinbergxardeno estas antaux mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de gxiaj fruktoj. 13 Ho vi, logxantino de la gxardenoj, La kamaradoj volas auxskulti vian vocxon; Al mi gxin auxdigu. 14 Forkuru, ho mia amato, Kaj similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.