1 Chronicles 16:26 Cross References - Esperanto

26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

Leviticus 19:4

4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Psalms 102:25

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

Psalms 115:4-8

4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

Isaiah 40:26

26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

Isaiah 42:5

5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

Isaiah 44:9-20

9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas? 11 CXiuj partoprenintoj estos hontigataj, cxar la majstroj estas ja el homoj; ili cxiuj kolektigxu kaj starigxu, ili ektimos, kaj cxiuj kune estos hontigataj. 12 Unu trancxas la feron per cxizilo, laboras per karboj, formas gxin per marteloj, kaj prilaboras gxin per la forto de sia brako; li ecx malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj lacigxas. 13 Alia hakas lignon, mezuras gxin per sxnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, cxirkauxsignas per cirkelo, kaj faras el gxi bildon de homo, de bela homo, por ke gxi logxu en la domo. 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas. 15 Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaux faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorklinigxas antaux gxi, li faras el gxi idolon kaj adoras gxin. 16 Parton el gxi li forbruligas en fajro, super parto li mangxas viandon, rostas rostajxon, kaj satigxas; li ankaux varmigas sin, kaj diras:Ha, ha, farigxis al mi varme, mi eksentis fajron! 17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio. 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Isaiah 44:24

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Jeremiah 10:10-14

10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon. 11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo. 12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon. 13 Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14 Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton.

Acts 19:26

26 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;

1 Corinthians 8:4

4 Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.