6 La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.
1 Chronicles 21:6 Cross References - Esperanto
Numbers 1:47-49
2 Samuel 3:27
27 Kiam Abner revenis HXebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
2 Samuel 11:15-21
15 Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
16 Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
17 Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.
18 Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.
19 Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,
20 kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
21 kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.
2 Samuel 20:9-10
9 Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.
1 Chronicles 27:24
24 Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.