1 Chronicles 5:11 Cross References - Esperanto

11 La idoj de Gad logxis apude de ili, en la lando Basxan, gxis Salhxa;

Numbers 32:34-36

34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj.

Deuteronomy 3:10-17

10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana. 11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.) 15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento.

Joshua 13:11

11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa;

Joshua 13:24-28

24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj. 25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba; 26 kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir; 27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente. 28 Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.