19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
1 Kings 9:19 Cross References - Esperanto
Exodus 1:11
11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
1 Kings 4:26-28
26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
27 Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.
28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.
1 Kings 9:1
1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
1 Kings 10:26
26 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
2 Chronicles 1:14
14 Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
Ecclesiastes 2:10
10 Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj.
Ecclesiastes 6:9
9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.