18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
1 Peter 1:18 Cross References - Esperanto
Psalms 39:6
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.
Psalms 49:7-8
Psalms 62:10
10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.
Jeremiah 4:11
11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;
Jeremiah 9:14
14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
Jeremiah 16:19
19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.
Jeremiah 44:17
17 sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
Ezekiel 20:18
18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la legxojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.
Amos 2:4
4 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.
Zechariah 1:4-6
4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne?
6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
Matthew 15:2-3
Acts 7:51-52
51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.
52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;
Acts 19:34-35
34 Sed sciigxinte, ke li estas Judo, cxiuj unuvocxe en la dauxro de cxirkaux du horoj kriadis:Granda estas Artemis de la Efesanoj!
35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris:Ho Efesanoj, cxu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elcxiela falintajxo?
Romans 1:21
21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.
1 Corinthians 3:20
20 kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.
1 Corinthians 6:20
20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
1 Corinthians 7:23
23 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.
Galatians 1:4
4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;
Ephesians 4:17
17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,
Titus 2:14
14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
1 Peter 1:7
7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;
1 Peter 4:3
3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;