11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita.
1 Samuel 19:11 Cross References - Esperanto
Judges 16:2
2 Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.
Psalms 59:1-17
1 Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.
2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.
3 CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
7 Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?
8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.
9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.
10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.
11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.
12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.
13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.
14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
15 Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.
16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.
17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.