10 Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.
1 Samuel 24:10 Cross References - Esperanto
1 Samuel 24:4
4 Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul.
1 Samuel 26:8-9
8 Tiam Abisxaj diris al David:Dio transdonis hodiaux vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
9 Sed David diris al Abisxaj:Ne pereigu lin; cxar kiu povas senpune etendi sian manon kontraux la sanktoleiton de la Eternulo?
Psalms 105:15
15 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.