1 Samuel 25:23 Cross References - Esperanto

23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

Joshua 15:18

18 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

Judges 1:14

14 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

1 Samuel 20:41

41 Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli.

1 Samuel 24:8

8 Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.