18 Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
1 Samuel 26:18 Cross References - Esperanto
1 Samuel 17:29
29 Tiam David diris:Kion do mi nun faris? cxu mi venis sen bezono?
1 Samuel 24:9
9 Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi?
1 Samuel 24:11-14
11 Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.
12 La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
13 Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.
14 Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
Psalms 7:3-5
3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:
5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
Psalms 35:7
7 CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
Psalms 69:4
4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
John 8:46
46 Kiu el vi pruvas kontraux mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?
John 10:32
32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?
John 18:23
23 Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?