1 Samuel 28:20 Cross References - Esperanto

20 Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

1 Samuel 25:37

37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidigxis en li lia koro, kaj li farigxis kiel sxtono.

1 Samuel 28:5

5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.

Job 15:20-24

20 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li; 21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto. 22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon. 23 Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo. 24 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo;

Job 26:2

2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

Psalms 50:21-22

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn. 22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.