5 La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.
2 Chronicles 1:5 Cross References - Esperanto
Exodus 27:1-8
1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.
2 Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.
3 Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.
4 Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj.
5 Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.
6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
7 Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.
8 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
Exodus 31:2
2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;
Exodus 38:1-7
1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.
2 Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.
3 Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.
4 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.
5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
6 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
7 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.
1 Chronicles 2:19-20
1 Chronicles 13:3
3 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.