2 Chronicles 6:25 Cross References - Esperanto

25 tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.

Genesis 13:15

15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

Exodus 6:8

8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

Joshua 21:43

43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.

Ezra 1:1-6

1 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon: 2 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. 3 Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem. 4 Kaj al cxiu, kiu restis, en kiu ajn loko li logxas, la logxantoj de lia loko helpu al li per argxento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem. 5 Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem. 6 Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.

Psalms 106:40-47

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

Jeremiah 33:6-13

6 Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero. 7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe. 8 Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaux Mi; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio farigxos por Mi agrabla nomo, lauxdo kaj gloro antaux cxiuj nacioj de la tero, kiuj auxdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al gxi. 10 Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj- 11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo. 12 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn; 13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.