1 En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-SXeba.
2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
4 Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
5 la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.
6 Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
7 la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.
8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
9 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
10 CXiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
12 kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
14 sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
16 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.
17 En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
19 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
20 Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
21 Jozahxar, filo de SXimeat, kaj Jehozabad, filo de SXomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
2 Kings 12 Cross References - Esperanto
2 Kings 9:27
27 Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
2 Kings 11:1-4
1 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
2 Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
3 Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.
4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.
2 Kings 11:21
21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
1 Chronicles 3:11
11 la filo de cxi tiu:Joram; la filo de cxi tiu:Ahxazja; la filo de cxi tiu:Joasx;
2 Chronicles 24:1-14
1 La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.
2 Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
3 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
4 Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
6 Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
7 CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
8 Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
10 Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.
11 Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
12 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.
14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
2 Kings 14:3
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.
2 Chronicles 24:2
2 Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
2 Chronicles 24:17-22
17 Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj klinigxis antaux la regxo; kaj li komencis obeadi ilin.
18 Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitigxis Lia kolero kontraux Judujo kaj kontraux Jerusalem pro cxi tiu ilia kulpo.
19 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed cxi tiuj ne atentis.
20 La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
21 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.
22 Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.
2 Chronicles 25:2
2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro.
2 Chronicles 26:4
4 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
1 Kings 15:14
14 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
1 Kings 22:43
43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 14:4
4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
2 Kings 15:35
35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.
2 Kings 18:4
4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
2 Chronicles 31:4
4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu logxis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.
Jeremiah 2:20
20 CXar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris viajn sxnurojn, kaj vi diris:Mi ne plu malbonagos; tamen sur cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel malcxastistino.
Exodus 25:1-2
Exodus 30:12-16
12 Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.
13 Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
14 CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
15 La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
16 Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
Exodus 35:5
5 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,
Exodus 35:22
22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
Exodus 35:29
29 CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.
Exodus 36:3
3 Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.
Leviticus 5:15-16
15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.
16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 27:2-8
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,
3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.
4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5 Kaj se tio estos agxulo de kvin jaroj gxis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6 Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.
7 Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8 Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.
Leviticus 27:12-27
12 kaj la pastro taksos gxin, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel taksos la pastro, tiel gxi estu.
13 Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.
14 Se iu dedicxos sian domon kiel sanktajxon al la Eternulo, tiam la pastro gxin taksu, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel la pastro gxin taksos, tiel gxi restu.
15 Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.
16 Se el sia posedata kampo iu dedicxos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al gxia semitajxo:pro semitajxo en la kvanto de hxomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da argxento.
17 Se de jubilea jaro li dedicxas sian kampon, tiam la afero restu laux via taksado.
18 Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.
19 Se la dedicxinto volos elacxeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laux via taksado, kaj gxi restos lia.
20 Sed se li ne elacxetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam gxi ne estos plu elacxetebla.
21 Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.
22 Kaj se iu dedicxos al la Eternulo kampon, kiun li acxetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedajxo,
23 tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.
24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.
25 CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.
26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.
27 Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.
Leviticus 27:31
31 Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon.
1 Kings 7:1
1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
2 Kings 12:18
18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
2 Kings 22:4
4 Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
1 Chronicles 18:11
11 Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.
1 Chronicles 29:3-9
3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da argxento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5 oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kaj por cxiuj laborotajxoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraux deziras oferi hodiaux por la Eternulo?
6 Kaj oferis la cxefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la regxo;
7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da argxento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
8 Kaj tiuj, cxe kiuj trovigxis multekostaj sxtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jehxiel, la Gersxonido.
9 Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.
1 Chronicles 29:17
17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.
2 Chronicles 15:18
18 Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
2 Chronicles 24:9-10
2 Chronicles 29:4-11
4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
5 kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.
6 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.
7 Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
2 Chronicles 31:12
12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonajxojn, kaj la konsekritajxojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato SXimei estis la dua post li.
2 Chronicles 35:2
2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.
Ezra 1:6
6 Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.
Ezra 2:69
69 Laux sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj:da oro sesdek unu mil darkemonojn, da argxento kvin mil min�ojn, kaj da pastraj vestoj cent.
Ezra 7:16
16 kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.
Ezra 8:25-28
25 Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.
26 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
Luke 21:4
4 cxar cxiuj tiuj el sia abundo enjxetis en la donacaron; sed sxi el sia malmultego enjxetis la tutan vivrimedon, kiun sxi havis.
1 Kings 11:27
27 Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.
2 Kings 12:12
12 kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
2 Kings 22:5-6
5 kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
6 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo;
2 Chronicles 24:5
5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
2 Chronicles 24:7
7 CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
Isaiah 58:12
12 Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.
1 Samuel 2:29-30
29 Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.
30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
2 Chronicles 29:34
34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
Isaiah 56:10-12
10 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.
11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:
12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.
Malachi 1:10
10 Estus bone, se iu el vi sxlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
Philippians 2:21
21 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.
1 Peter 5:2
2 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
2 Kings 11:4
4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.
2 Kings 12:2
2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
1 Chronicles 21:3
3 Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?
2 Chronicles 23:1
1 Sed en la sepa jaro kuragxis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jerohxam, Isxmael, filo de Jehohxanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Elisxafat, filo de Zihxri;
2 Chronicles 24:16
16 Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
2 Kings 23:4
4 Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro HXilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la cxielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
2 Kings 25:18
18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
1 Chronicles 15:18
18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
1 Chronicles 15:24
24 SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.
Psalms 84:10
10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.
Jeremiah 35:4
4 kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego.
Jeremiah 52:24
24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
Mark 12:41
41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon.
Luke 21:1
1 Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.
2 Samuel 8:17
17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
2 Samuel 20:25
25 kaj SXeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
2 Kings 5:23
23 Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaux li.
2 Kings 19:2
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2 Kings 22:3-4
3 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la skribiston SXafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
4 Iru al la cxefpastro HXilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
2 Kings 22:12
12 Kaj la regxo ordonis al la pastro HXilkija, kaj al Ahxikam, filo de SXafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la skribisto SXafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo, dirante:
2 Chronicles 24:11-12
11 Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
12 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
2 Chronicles 34:9-11
9 Kaj ili venis al la cxefpastro HXilkija, kaj transdonis la argxenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj cxiuj restintaj Izraelidoj, ankaux de cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.
10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.
11 Ili donis al la cxarpentistoj kaj konstruistoj, por acxeti cxirkauxhakitajn sxtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la regxoj de Judujo.
1 Kings 5:17-18
Ezra 3:7
7 Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.
Ezra 5:8
8 Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
Luke 21:5
5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris:
Numbers 7:13-14
Numbers 10:2
2 Faru al vi du argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.
1 Kings 7:48-50
48 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
50 kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.
2 Chronicles 24:14
14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
Ezra 1:9-11
9 Kaj jen estas ilia nombro:da oraj pelvoj tridek, da argxentaj pelvoj mil, da trancxiloj dudek naux,
10 da oraj kalikoj tridek, da argxentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil.
11 La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.
2 Kings 22:7
7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.
2 Chronicles 34:12
12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jahxat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zehxarja kaj Mesxulam el la Kehatidoj; la Levidoj cxiuj estis kompetentaj muzikistoj;
Nehemiah 7:2
2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),
Matthew 24:45
45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?
Luke 16:1
1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.
Luke 16:10-11
1 Corinthians 4:2-3
3 John 1:5
5 Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,
Leviticus 4:24
24 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.
Leviticus 4:29
29 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.
Leviticus 5:15-18
15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.
16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.
17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 7:7
7 Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per gxi, al li gxi apartenu.
Numbers 5:8-10
8 Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.
9 Kaj cxiu oferdono el cxiuj sanktajxoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li.
10 Kaj cxies sanktigitajxo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, gxi apartenu al li.
Numbers 18:8-9
8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.
9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.
Numbers 18:19
19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.
Hosea 4:8
8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.
1 Samuel 27:2
2 Kaj David levigxis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Ahxisx, filo de Maohx, regxo de Gat.
1 Kings 2:39-40
39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.
40 Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.
1 Kings 19:17
17 Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa.
2 Kings 8:12-15
12 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
13 HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
14 Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.
15 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.
1 Chronicles 8:13
13 kaj Beria, kaj SXema. Ili estis la cxefoj de patrodomoj de la logxantoj de Ajalon; ili elpelis la logxantojn de Gat.
1 Chronicles 18:1
1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.
2 Chronicles 24:23-24
23 Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko.
24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.
Jeremiah 42:15
15 tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:
Luke 9:51
51 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,
Luke 9:53
53 Kaj tiuj lin ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem.
1 Kings 14:26
26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
1 Kings 15:18
18 Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
2 Kings 12:4
4 Kaj Jehoasx diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
2 Kings 16:8
8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.
2 Kings 18:15-16
2 Chronicles 16:2
2 Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
1 Kings 11:41
41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
1 Kings 14:19
19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
1 Kings 14:29
29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Kings 8:23
23 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
Judges 9:6
6 Kaj kolektigxis cxiuj logxantoj de SXehxem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimelehxon regxo, cxe la kverko, kiu staras en SXehxem.
2 Samuel 5:9
9 Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.
2 Kings 14:5
5 Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
2 Chronicles 24:24-27
24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.
25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.
26 La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit.
27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
2 Chronicles 25:27
27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.
2 Chronicles 33:24
24 Kaj konspiris kontraux li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo.
2 Kings 14:1
1 En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael, Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.