20 La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Kings 20:20 Cross References - Esperanto
1 Kings 14:19
19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li regxis, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
1 Kings 15:7
7 La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
1 Kings 15:23
23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.
2 Kings 8:23
23 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Kings 15:6
6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Kings 15:26
26 La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
2 Kings 16:19
19 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
2 Chronicles 32:4
4 Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?
2 Chronicles 32:30
30 Li, HXizkija, sxtopkovris la supran fonton de Gihxon kaj direktis gxin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj HXizkija havis sukceson en cxiu sia faro.
2 Chronicles 32:32
32 La cetera historio de HXizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael.
Nehemiah 3:16
16 Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.
Isaiah 22:9-11
9 kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
10 Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.