2 Kings 3 Cross References - Esperanto

1 Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis dek du jarojn. 2 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro. 3 Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin. 4 Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano. 5 Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo de Izrael. 6 Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon. 7 Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj. 8 Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto. 9 Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin. 10 Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab. 11 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija. 12 Kaj Jehosxafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom. 13 Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab. 14 Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin. 15 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo. 16 Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en cxi tiu valo multajn fosojn. 17 CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj. 18 Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux Moabon en viajn manojn. 19 Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj. 20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo. 21 CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo. 22 Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango. 23 Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron. 24 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn. 25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin. 26 Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis. 27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.

1 Kings 22:51

51 Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis super Izrael du jarojn.

2 Kings 1:17

17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.

2 Kings 8:16

16 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.

Exodus 23:24

24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.

1 Samuel 15:19

19 Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo?

1 Kings 16:19

19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, irante laux la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.

1 Kings 16:31-33

31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li. 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.

1 Kings 21:5-15

5 Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon? 6 Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon. 7 Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano. 8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis. 15 Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.

1 Kings 21:20

20 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

1 Kings 21:25

25 (Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.

2 Kings 6:31-32

31 Kaj li diris:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Elisxa, filo de SXafat, restos sur li hodiaux. 32 Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito venis al li, li diris al la plejagxuloj:CXu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro auxdigxas post li.

2 Kings 9:22

22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj?

2 Kings 9:34

34 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino.

2 Kings 10:18

18 Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;

2 Kings 10:26-28

26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin. 27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo. 28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.

2 Kings 21:6

6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

2 Kings 21:20

20 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.

1 Kings 12:26-33

26 Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se cxi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de cxi tiu popolo returnigxos al ilia sinjoro, al Rehxabeam, regxo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Rehxabeam, regxo de Judujo. 28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

1 Kings 13:33

33 Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj.

1 Kings 14:9

9 kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:

1 Kings 14:16

16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kings 15:26

26 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kings 15:34

34 Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kings 16:31

31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li.

2 Kings 10:20-31

20 Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis. 21 Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando. 22 Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili. 23 Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal. 24 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu. 25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal. 26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin. 27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la nuna tempo. 28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael. 29 Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan. 30 Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael. 31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 13:2

2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.

2 Kings 13:6

6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.)

2 Kings 13:11

11 Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

2 Kings 14:24

24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 15:9

9 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 15:18

18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Kings 17:22

22 Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,

1 Corinthians 1:19-20

19 CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos. 20 Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?

Genesis 13:2

2 Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.

Genesis 26:13-14

13 Kaj tiu homo grandigxis kaj cxiam pli kaj pli grandigxadis, gxis li farigxis tre granda. 14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.

2 Samuel 8:2

2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

1 Chronicles 18:2

2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

2 Chronicles 26:10

10 Li konstruis ankaux turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, cxar li havis multe da brutoj sur la malaltajxo kaj sur la ebenajxo; li havis ankaux terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotauxgaj lokoj, cxar li estis amanto de la tero.

Job 1:3

3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

Job 42:12

12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.

Psalms 60:8

8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

Psalms 108:9-10

9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom?

Isaiah 16:1-2

1 Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion. 2 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.

2 Kings 1:1

1 Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.

2 Kings 8:20

20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.

2 Chronicles 21:8-10

8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon. 9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun cxiuj siaj cxaroj eliris; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn. 10 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. En la sama tempo ankaux Libna defalis de li, cxar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

1 Samuel 11:8

8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

1 Samuel 15:4

4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.

2 Samuel 24:1-25

1 La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan. 2 Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo. 3 Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon? 4 Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon Izraelan. 5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer; 6 kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Tahxtim-HXodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la cxirkauxajxon de Cidon. 7 Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba. 8 Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj. 9 Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj. 10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe. 11 David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: 12 Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi. 13 Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto. 14 Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan. 15 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-SXeba sepdek mil homoj. 16 Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido. 17 Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro. 18 En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido. 19 Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo. 20 Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere. 21 Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo. 22 Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno. 23 CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin. 24 Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento. 25 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.

1 Kings 20:27

27 Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

1 Kings 22:4

4 Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

1 Kings 22:32-33

32 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis. 33 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

2 Chronicles 18:3

3 Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

2 Chronicles 18:29-32

29 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon. 30 Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael. 31 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li. 32 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

2 Chronicles 19:2

2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.

2 Chronicles 21:4-7

4 Kiam Jehoram estrigxis super la regno de sia patro kaj fortigxis, li mortigis per glavo cxiujn siajn fratojn kaj ankaux kelkajn el la eminentuloj de Izrael. 5 La agxon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem. 6 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo. 7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj cxar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

2 Chronicles 22:3-4

3 Li ankaux iradis laux la vojoj de la domo de Ahxab, cxar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. 4 Li faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.

2 Chronicles 22:10-12

10 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda. 11 Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis. 12 Kaj li restis kasxita cxe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja regxis en la lando.

Numbers 21:4

4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la animo de la popolo sur la vojo.

Malachi 1:2-3

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon, 3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.

Exodus 11:8

8 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

Exodus 15:22

22 Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon.

Exodus 17:1

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

Numbers 20:2

2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.

Numbers 20:4

4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?

Numbers 21:5

5 Kaj la popolo ekparolis kontraux Dio kaj kontraux Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.

Numbers 33:14

14 Kaj ili eliris el Alusx kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.

Judges 4:10

10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li.

1 Kings 22:27

27 kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

1 Kings 22:47

47 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.

Genesis 4:13

13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

2 Kings 6:33

33 Dum li estis ankoraux parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?

Psalms 78:34-36

34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion; 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. 36 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

Proverbs 19:3

3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.

Isaiah 8:21

21 Ili irados sur gxi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.

Isaiah 51:20

20 Viaj filoj senfortigxis, kusxis cxe la komenco de cxiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.

Genesis 18:4

4 Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.

Joshua 1:1

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:

Joshua 9:14

14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.

Judges 20:8-11

8 Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo; 9 sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi; 10 kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael. 11 Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

Judges 20:18

18 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

Judges 20:23

23 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.

Judges 20:26-28

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon. 27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28 kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

1 Kings 19:21

21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

1 Kings 22:7

7 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

2 Kings 2:25-3:1

25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.

2 Kings 3:3

3 Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.

1 Chronicles 10:13

13 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,

1 Chronicles 14:10

10 Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.

1 Chronicles 14:14

14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

1 Chronicles 15:13

13 cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.

Psalms 74:9

9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

Amos 3:7

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

Luke 22:26-27

26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto. 27 CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

John 13:4-5

4 levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis. 5 Poste li versxis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la discxiploj kaj visxi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.

John 13:13-14

13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, cxar tia mi estas. 14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.

Philippians 2:22

22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.

1 Timothy 5:10

10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.

1 Samuel 3:19-21

19 Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron. 20 Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, ke Samuel farigxis fidinda profeto de la Eternulo. 21 Kaj la Eternulo plue aperadis en SXilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en SXilo per la parolo de la Eternulo.

2 Kings 2:14-15

14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis. 15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.

2 Kings 2:21

21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.

2 Kings 2:24-25

24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn. 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.

2 Kings 5:8-9

8 Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael. 9 Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis cxe la pordo de la domo de Elisxa.

2 Kings 5:15

15 Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.

Isaiah 49:23

23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Isaiah 60:14

14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj jxetos sin antaux viajn piedojn cxiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.

Revelation 3:9

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

Deuteronomy 32:37-39

37 Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis; 38 Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi! 39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Judges 10:14

14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

Ruth 1:15

15 Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.

1 Kings 18:19

19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.

1 Kings 22:6

6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

1 Kings 22:10-11

10 La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili. 11 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

1 Kings 22:22-25

22 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 23 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon. 24 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 25 Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

2 Kings 3:10

10 Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.

Proverbs 1:28

28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos.

Jeremiah 2:27-28

27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.

Ezekiel 14:3-5

3 Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per cxiuj siaj idoloj.

Hosea 6:1

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

Matthew 8:29

29 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?

John 2:4

4 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

2 Corinthians 5:16

16 Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

2 Corinthians 6:15

15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

1 Samuel 15:26-31

26 Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; cxar vi malsxatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj gxi dissxirigxis. 28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forsxiris de vi hodiaux la regnon de Izrael, kaj transdonis gxin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne sxangxos Sian decidon kaj ne pentos; cxar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorklinigxis antaux la Eternulo.

1 Kings 14:5-18

5 Sed la Eternulo diris al Ahxija:Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, cxar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al sxi; kiam sxi venos, sxi prezentos sin kiel alian personon. 6 Kaj kiam Ahxija ekauxdis la sonadon de sxiaj piedoj, kiam sxi eniris en la pordon, li diris:Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta. 7 Iru, diru al Jerobeam:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forsxiris la regnon de la domo de David kaj donis gxin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio placxas al Mi; 9 kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson: 10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos cxe Jerobeam cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpurajxon, cxion gxis la fino. 11 Kiu mortos cxe Jerobeam en la urbo, tiun formangxos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formangxos la birdoj de la cxielo; cxar la Eternulo tion diris. 12 Kaj vi levigxu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos. 13 Kaj priploros lin cxiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; cxar li sola cxe Jerobeam iros en tombon, cxar en li el la tuta domo de Jerobeam trovigxis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael. 14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael regxon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaux. 15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu sxanceligxas en la akvo, kaj Li elsxiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon. 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon. 17 Kaj levigxis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaux sxi pasxis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis. 18 Kaj oni enterigis lin, kaj cxiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Ahxija.

1 Kings 17:1

1 Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

1 Kings 18:15

15 Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.

2 Kings 5:16

16 Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.

2 Chronicles 17:3-9

3 Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro. 6 Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo. 7 En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; 8 kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

2 Chronicles 19:3-4

3 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio. 4 Kaj Jehosxafat logxis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-SXeba gxis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

Psalms 15:4

4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

Jeremiah 1:18

18 Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando.

Daniel 5:17-23

17 Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon. 18 Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. 19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis. 20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro; 21 kaj li estis elpusxita el meze de la homoj, kaj lia koro farigxis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovagxaj azenoj; li mangxis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la cxielo; gxis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas. 22 Vi, lia filo, ho Belsxacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis cxion tion; 23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

1 Samuel 10:5

5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

1 Samuel 16:23

23 Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.

1 Samuel 18:10

10 En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.

1 Kings 18:46

46 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.

1 Chronicles 25:1-3

1 David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2 el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3 De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.

Ezekiel 1:3

3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando HXaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

Ezekiel 3:14

14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

Ezekiel 3:22

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

Ezekiel 8:1

1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.

Acts 11:21

21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro.

Ephesians 5:18-19

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito; 19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

Numbers 2:16-18

16 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj. 17 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj. 18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;

2 Kings 4:3

3 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.

Exodus 17:6

6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

Numbers 20:8-11

8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.

1 Kings 18:36-39

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

Psalms 84:6

6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;

Psalms 107:35

35 Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;

Isaiah 41:17-18

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 43:19-20

19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando. 20 Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,

Isaiah 48:21

21 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

1 Kings 3:13

13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.

1 Kings 20:13

13 Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

1 Kings 20:28

28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

2 Kings 20:10

10 Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.

Isaiah 7:1-9

1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento. 3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras: 6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos. 8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo. 9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Isaiah 7:13

13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

Isaiah 49:6

6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.

Jeremiah 32:17

17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

Jeremiah 32:27

27 Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de cxiu karno; cxu ekzistas por Mi io nefarebla?

Ezekiel 8:17

17 Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.

Mark 10:27

27 Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.

Luke 1:37

37 CXar cxe Dio nenio estas neebla.

Ephesians 3:20

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

Numbers 24:17

17 Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

Deuteronomy 20:19-20

19 Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi povus foriri de vi en la fortikajxon? 20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis vi gxin venkos.

Judges 6:16

16 Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.

1 Samuel 15:3

3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu cxion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj sxafojn, kamelojn kaj azenojn.

1 Samuel 23:2

2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.

2 Kings 3:25

25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.

2 Kings 13:17

17 kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.

Exodus 29:39-40

39 unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 40 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.

1 Kings 18:36

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.

Psalms 78:15-16

15 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo; 16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

Psalms 78:20

20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

Isaiah 35:6-7

6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj. 7 Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko.

Daniel 9:21

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

1 Kings 20:11

11 Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.

Ephesians 6:14

14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

Exodus 15:9

9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.

Judges 5:30

30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

2 Kings 6:18-20

18 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa. 19 Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion. 20 Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.

2 Kings 7:6

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

2 Chronicles 20:25

25 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi.

Isaiah 10:14

14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

Joshua 8:20-22

20 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn. 21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj. 22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

Judges 20:40-46

40 tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo. 41 Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis. 42 Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje, 43 cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea. 44 Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj. 45 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn. 46 La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj.

1 Thessalonians 5:3-4

3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos. 4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto;

Genesis 26:15

15 Kaj cxiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero.

Genesis 26:18

18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.

Deuteronomy 2:9

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

Judges 9:45

45 Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon.

2 Kings 3:19

19 Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiujn urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn kampojn vi malbonigos per sxtonoj.

2 Chronicles 32:4

4 Kaj kolektigxis multe da popolo, kaj ili sxutkovris cxiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, cxar ili diris:Por kio permesi, ke la regxoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?

Isaiah 15:1

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.

Isaiah 16:7

7 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.

Isaiah 16:11

11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.

Isaiah 37:26-27

26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj. 27 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.

Jeremiah 48:31

31 Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres.

Jeremiah 48:36

36 Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.

2 Kings 3:9

9 Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.

Amos 2:1

1 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco.

Genesis 22:2

2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.

Genesis 22:13

13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.

Deuteronomy 12:31

31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

Judges 11:31

31 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.

Judges 11:39

39 Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,

1 Samuel 14:36-46

36 Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio. 37 Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago. 38 Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux. 39 CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li. 40 Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi. 41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa. 42 Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan. 43 Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu. 44 Kaj Saul diris:Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti. 45 Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis. 46 Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.

1 Kings 20:43

43 Kaj la regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

Psalms 106:37-38

37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

Ezekiel 16:20

20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?

Micah 6:7

7 CXu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.