2 Peter 3:2 Cross References - Esperanto

2 por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;

Luke 1:70

70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

Luke 24:27

27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luke 24:44

44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

Acts 3:18

18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.

Acts 3:21

21 kiun la cxielo devas ricevi gxis la tempoj de restarigo de cxio, pri kiuj parolis Dio per la busxo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.

Acts 3:24-26

24 Kaj cxiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antauxanoncis ankaux tiujn tagojn. 25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero. 26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.

Acts 10:43

43 Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

Acts 28:23

23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.

Ephesians 2:20

20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

1 Peter 1:10-12

10 Koncerne tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi; 11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.

2 Peter 1:19-21

19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj; 20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. 21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

2 Peter 2:21

21 CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.

2 Peter 3:15

15 Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,

1 John 4:6

6 Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auxskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne auxskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.

Jude 1:17

17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

Revelation 19:10

10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.