2 Samuel 12:13 Cross References - Esperanto

13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

Leviticus 20:10

10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

Leviticus 24:17

17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

Numbers 35:31-33

31 Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi. 32 Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro. 33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.

1 Samuel 15:20

20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.

1 Samuel 15:24-25

24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon. 25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo.

1 Samuel 15:30

30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaux la plejagxuloj de mia popolo kaj antaux Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorklinigxu antaux la Eternulo, via Dio.

2 Samuel 24:10

10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.

1 Kings 13:4

4 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

1 Kings 21:20

20 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

1 Kings 22:8

8 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

2 Kings 1:9

9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru.

2 Chronicles 16:10

10 Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

2 Chronicles 24:20-22

20 La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. 21 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo. 22 Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

2 Chronicles 25:16

16 Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

Job 7:20-21

20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem? 21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.

Job 33:27

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

Psalms 32:1-5

1 Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. 2 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero. 3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado. 4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela. 5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

Psalms 51:4

4 Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

Psalms 51:16

16 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

Psalms 130:3-4

3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

Proverbs 25:12

12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.

Proverbs 28:13

13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Isaiah 6:5-7

5 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj. 6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro, 7 kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

Isaiah 38:17

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

Isaiah 43:24

24 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.

Isaiah 44:22

22 Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin.

Lamentations 3:32

32 Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

Micah 7:18-19

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

Zechariah 3:4

4 CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

Matthew 14:3-5

3 CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. 4 CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin. 5 Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

Matthew 14:10

10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.

Luke 15:21

21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.

Acts 2:37

37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

Acts 13:38-39

38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo.

Romans 8:33-34

33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; 34 kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux propetadas por ni.

Hebrews 9:26

26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.

1 John 1:7-2:1

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

Revelation 1:5

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.