2 Samuel 20:16 Cross References - Esperanto

16 Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.

1 Samuel 25:3

3 La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.

1 Samuel 25:32-33

32 Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte. 33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

2 Samuel 14:2

2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;

Ecclesiastes 9:14-18

14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn; 15 sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon. 16 Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj. 17 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. 18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.