7 Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.
2 Samuel 24:7 Cross References - Esperanto
Genesis 21:22-33
22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;
23 nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo.
24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras.
25 Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx.
26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.
27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.
28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.
29 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?
30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris.
32 Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.
33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
Joshua 11:3
3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.
Joshua 19:29
29 Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib;
Judges 3:3
3 kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj HXividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-HXermon gxis la eniro de HXamat.
2 Samuel 24:2
2 Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.