11 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
2 Samuel 7:11 Cross References - Esperanto
Exodus 1:21
21 Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
Judges 2:14-16
14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.
15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
16 Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
1 Samuel 12:9-11
9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de HXacor, kaj en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de Moab, kiuj militis kontraux ili.
10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj.
1 Samuel 25:28
28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, cxar la Eternulo arangxos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata cxe vi.
2 Samuel 7:1
1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,
2 Samuel 7:27
27 CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.
1 Kings 2:24
24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita.
1 Kings 11:38
38 Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
1 Chronicles 17:10
10 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
1 Chronicles 22:10
10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.
Job 5:18-19
Job 34:29
29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
Psalms 46:9
9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Psalms 89:3-4
Psalms 106:42
42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.
Psalms 127:1
1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
Proverbs 14:1
1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.