Acts 13:48 Cross References - Esperanto

48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.

Psalms 138:2

2 Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

Matthew 28:16

16 Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

Luke 2:10-11

10 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

Luke 7:8

8 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

John 10:16

16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

John 10:26-27

26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

John 11:52

52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

Acts 2:41

41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.

Acts 2:47

47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.

Acts 8:8

8 Kaj estis granda gxojo en tiu urbo.

Acts 13:42

42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton.

Acts 15:2

2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

Acts 15:31

31 Kaj leginte gxin, ili gxojis pro la konsolo.

Acts 20:13

13 Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.

Acts 22:10

10 Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru.

Acts 28:23

23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.

Romans 8:29-30

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

Romans 11:7

7 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

Romans 13:1

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.

Romans 15:9-12

9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos. 10 Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo. 11 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj. 12 Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.

1 Corinthians 16:15

15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj),

Ephesians 1:4

4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

Ephesians 1:19

19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

Ephesians 2:5-10

5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: 8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

2 Thessalonians 2:13-14

13 Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

2 Thessalonians 3:1

1 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.