21 sed adiauxinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se placxos al Dio-li eksxipiris el Efeso.
Acts 18:21 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 16:1
1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.
Matthew 26:39
39 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.
Luke 9:61
61 Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo.
Acts 15:29
29 ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!
Acts 19:21
21 Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.
Acts 20:16
16 CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
Acts 21:14
14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.
Romans 1:10
10 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
Romans 15:32
32 por ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe vi.
1 Corinthians 4:19
19 Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon.
1 Corinthians 16:7
7 CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos.
2 Corinthians 13:11
11 Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.
Philippians 2:19-24
19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato.
20 CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.
21 CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.
22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
23 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos,
24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.
Hebrews 6:3
3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
James 4:15
15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.
1 Peter 3:17
17 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.