Acts 24:6 Cross References - Esperanto

6 li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.

John 18:31

31 Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon;

John 19:7-8

7 La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio. 8 Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis;

Acts 19:37

37 CXar vi alkondukis cxi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.

Acts 21:27-32

27 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon. 29 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon. 30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj. 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas. 32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon.

Acts 22:23

23 Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron,

Acts 23:10-15

10 Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon. 11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo. 12 Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon. 13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj. 14 Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon. 15 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.

Acts 24:12

12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.