Acts 5:20 Cross References - Esperanto

20 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.

Exodus 24:3

3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.

Isaiah 58:1

1 Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.

Jeremiah 7:2

2 Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu cxi tiun vorton, kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por adorklinigxi al la Eternulo.

Jeremiah 19:14-15

14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li starigxis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo: 15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.

Jeremiah 20:2-3

2 Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la Eternulo. 3 La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.

Jeremiah 22:1-2

1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.

Jeremiah 26:2

2 Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton.

Jeremiah 36:10

10 Kaj Baruhx vocxlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la cxambro de Gemarja, filo de la kanceliero SXafan, sur la supra korto, cxe la nova pordego de la domo de la Eternulo, lauxte al la tuta popolo.

Matthew 21:23

23 Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton?

John 6:63

63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

John 6:68

68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

John 12:50

50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

John 17:3

3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

John 17:8

8 cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.

John 18:20

20 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

Acts 11:14

14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos.

1 John 1:1-3

1 Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo 2 (kaj la vivo elmontrigxis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis cxe la Patro kaj montrigxis al ni); 3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

1 John 5:11-12

11 Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.