Colossians 4:10 Cross References - Esperanto

10 Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin),

Acts 4:36

36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo,

Acts 12:12

12 Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj.

Acts 13:5

5 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.

Acts 13:13

13 Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.

Acts 15:37-39

37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39 Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;

Acts 19:29

29 Kaj la urbo plenigxis de tumulto; kaj oni kure kolektigxis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarhxon, Makedonojn, kunvojagxantojn de Pauxlo.

Acts 20:4

4 Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj.

Acts 27:2

2 Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko.

Romans 16:2

2 por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.

Romans 16:7

7 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi.

Romans 16:21-23

21 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj. 22 Mi, Tertio, kiu skribis cxi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro. 23 Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.

2 Timothy 4:11

11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.

Philemon 1:24

24 Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.

1 Peter 5:13

13 Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.

2 John 1:8-9

8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.