Deuteronomy 10 Cross References - Esperanto

1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston. 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston. 3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi. 5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi. 6 (Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar farigxis pastro anstataux li. 7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj. 8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago. 9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.) 10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis min ankaux tiun fojon:la Eternulo ne volis pereigi vin. 11 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili. 12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi. 14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi; 15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun. 16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj. 17 CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton, 18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. 19 Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru. 21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj. 22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.

Exodus 25:10-15

10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.

Exodus 34:1-2

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis. 2 Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj starigxu antaux Mi tie sur la pinto de la monto.

Exodus 34:4

4 Kaj li skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo levigxis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du sxtonajn tabelojn.

Deuteronomy 10:3-4

3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

Hebrews 9:4

4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,

Exodus 25:16-22

16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi. 17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato. 19 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj. 21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. 22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

Exodus 40:20

20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

Deuteronomy 4:13

13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

Deuteronomy 10:5

5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.

1 Kings 8:9

9 En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.

Exodus 25:5

5 kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

Exodus 25:10

10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

Exodus 37:1-9

1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 2 Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 3 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 4 Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. 6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: 8 unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 9 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

Deuteronomy 10:1

1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.

Exodus 19:17-18

17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

Exodus 20:1-17

1 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn: 2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 3 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. 4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. 7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin. 12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 13 Ne mortigu. 14 Ne adultu. 15 Ne sxtelu. 16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston. 17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Exodus 34:28

28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

Deuteronomy 4:11-15

11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj. 14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 15 Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;

Deuteronomy 5:4-26

4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris: 6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi. 8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 9 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. 11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. 12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan. 16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 17 Ne mortigu. 18 Kaj ne adultu. 19 Kaj ne sxtelu. 20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston. 21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. 22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. 23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj; 24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta. 25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. 26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

Deuteronomy 9:10

10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

Deuteronomy 18:16

16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

Hebrews 12:18-19

18 CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego, 19 kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,

Exodus 25:16

16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

Exodus 32:15

15 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambauxflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.

Exodus 34:29

29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.

Deuteronomy 9:15

15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.

Deuteronomy 10:2

2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.

Joshua 4:9

9 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.

1 Kings 8:8-9

8 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antauxa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie gxis la nuna tago. 9 En la kesto estis nenio krom la du sxtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur HXoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta.

Numbers 10:6

6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmovigxi.

Numbers 10:12-13

12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. 13 Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

Numbers 20:23-28

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.

Numbers 33:1-2

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laux siaj tacxmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron. 2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laux ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laux iliaj lokoj de eliro:

Numbers 33:30-33

30 Kaj ili eliris el HXasxmona kaj haltis tendare en Moserot. 31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan. 32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en HXor-Hagidgad. 33 Kaj ili eliris el HXor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.

Numbers 33:38

38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

Numbers 33:32-34

32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en HXor-Hagidgad. 33 Kaj ili eliris el HXor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata. 34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.

Exodus 29:1-37

1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn; 2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin. 3 Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn. 4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo. 5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8 Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj. 9 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn. 10 Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido. 11 Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro. 13 Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro. 14 Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero. 15 Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 16 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe. 17 Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon. 18 Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas. 19 Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 20 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe. 21 Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktigxos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li. 22 Kaj prenu de la virsxafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, cxar tio estas virsxafo de konsekrado; 23 kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaux la Eternulo; 24 kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 25 Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu gxin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odorajxon antaux la Eternulo; gxi estas fajrofero por la Eternulo. 26 Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto. 27 Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj; 28 kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo. 29 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30 Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo. 31 Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko. 32 Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 33 Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta. 34 Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta. 35 Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin. 36 Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi. 37 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.

Leviticus 8:9

9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Leviticus 9:22

22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.

Numbers 1:47-53

47 Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili. 48 CXar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 49 Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj. 50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn tendojn. 51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita. 52 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj. 53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.

Numbers 3:1-4

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

Numbers 3:6

6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin.

Numbers 3:31

31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.

Numbers 4:15

15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.

Numbers 6:23-26

23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili: 24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu; 25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin; 26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

Numbers 8:1-26

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron, kaj diru al li:Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj. 3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 4 Kaj jen estas la arangxo de la kandelabro:forgxita el oro, de gxia trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron. 5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin. 8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo. 12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn. 13 Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la Eternulo. 14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi. 15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon. 16 CXar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataux cxiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el cxiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi. 17 CXar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi. 18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj. 19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo. 20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj. 21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin. 22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn:de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno. 25 Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la ofico de la servado kaj ne servos plu. 26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

Numbers 16:9-10

9 cxu ne suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaux la komunumo, por servi al gxi? 10 Kaj Li alproksimigos vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas ecx pastrecon!

Numbers 18:1-32

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado. 2 Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de atesto. 3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaux vi. 4 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi. 5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraux la Izraelidoj. 6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno. 7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita. 8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna. 9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj. 10 Sur la plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi. Sankta gxi estu por vi. 11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi. 12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi. 14 CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi. 15 CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton. 16 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj. 17 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi. 19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi. 20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj. 21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon. 24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon. 25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo. 27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo. 28 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron. 29 El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan. 30 Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo. 31 Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno. 32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

Deuteronomy 17:12

12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.

Deuteronomy 18:5

5 CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.

Deuteronomy 21:5

5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);

1 Kings 8:3-4

3 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston. 4 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

1 Kings 8:6

6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur gxian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

1 Chronicles 15:12-15

12 kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi; 13 cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas. 14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael. 15 Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.

1 Chronicles 15:26

26 Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.

1 Chronicles 23:26

26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.

2 Chronicles 5:4-5

4 Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston. 5 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj cxiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

2 Chronicles 29:11

11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

2 Chronicles 30:27

27 Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

Psalms 134:2

2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.

Psalms 135:2

2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

Jeremiah 15:19

19 Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.

Ezekiel 44:11

11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon cxe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili bucxados por la popolo la bruloferon kaj bucxoferon, kaj ili staros antaux la homoj, por servi ilin.

Ezekiel 44:15

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

Acts 13:2

2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.

Romans 1:1

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

Romans 12:7

7 aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;

2 Corinthians 6:17

17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

Galatians 1:15

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

Numbers 18:20-24

20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj. 21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon. 24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.

Numbers 26:62

62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj.

Deuteronomy 18:1-2

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados. 2 Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.

Joshua 14:3

3 CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;

Ezekiel 44:28

28 Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo.

Exodus 24:18

18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

Exodus 32:14

14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.

Exodus 32:33-34

33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaux Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro. 34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

Exodus 33:17

17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

Deuteronomy 3:23-27

23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: 24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? 25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. 26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio. 27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

Deuteronomy 9:18-19

18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin; 19 cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon.

Deuteronomy 9:25

25 Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin.

Matthew 27:42

42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

Exodus 32:34

34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia angxelo iros antaux vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

Exodus 33:1

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el cxi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos.

Deuteronomy 4:29

29 Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Deuteronomy 5:33

33 Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

Deuteronomy 6:5

5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Deuteronomy 6:13

13 La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru.

Deuteronomy 11:13

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

Deuteronomy 30:16

16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 30:20

20 amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

Joshua 22:5

5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Job 36:11

11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

Psalms 18:1

1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

Psalms 34:9

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

Psalms 81:13

13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!

Psalms 128:1

1 Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.

Psalms 145:20

20 La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

Jeremiah 7:22-23

22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

Jeremiah 32:39-40

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.

Ezekiel 11:20

20 por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Micah 6:8

8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

Zephaniah 3:9

9 Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime.

Matthew 11:29-30

29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30 CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.

Matthew 22:37

37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

Mark 12:29-33

29 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono. 32 Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

Luke 10:27

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

Luke 11:42

42 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.

Acts 9:31

31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, gxi kreskis.

Romans 1:9

9 CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,

Romans 8:28

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

Titus 2:11-12

11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

Hebrews 12:28

28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

1 Peter 1:15-17

15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta. 17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

1 John 2:15

15 Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.

1 John 4:19-20

19 Ni amas, cxar Li unue nin amis. 20 Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.

1 John 5:2-3

2 Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. 3 CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

1 John 5:5

5 Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?

Deuteronomy 6:24

24 Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.

Proverbs 9:12

12 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

Jeremiah 32:39

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.

James 1:25

25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

Genesis 14:19

19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;

Exodus 9:29

29 Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

Exodus 19:5

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.

1 Kings 8:27

27 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

2 Chronicles 6:18

18 CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Nehemiah 9:6

6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

Psalms 24:1

1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

Psalms 50:12

12 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.

Psalms 115:16

16 La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

Psalms 148:4

4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.

Isaiah 66:1

1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

Jeremiah 27:5-6

5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi. 6 Kaj nun Mi transdonas cxiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ecx la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.

1 Corinthians 10:26

26 cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.

1 Corinthians 10:28

28 Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:

Numbers 14:8

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Deuteronomy 4:37

37 Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda forto el Egiptujo,

Deuteronomy 7:7-8

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

Romans 9:13-23

13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis. 14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne! 15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. 17 CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 18 Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas. 19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo? 20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel? 21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo; 23 kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

Leviticus 26:41

41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

Deuteronomy 9:6

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.

Deuteronomy 9:13

13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;

Deuteronomy 30:6

6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.

Deuteronomy 31:27

27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?

Jeremiah 4:4

4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.

Jeremiah 4:14

14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

Romans 2:28-29

28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno; 29 sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

Colossians 2:11

11 en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;

James 4:6-7

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

Deuteronomy 7:21

21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.

Joshua 22:22

22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.

1 Chronicles 16:25-26

25 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj; 26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

2 Chronicles 19:7

7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

Nehemiah 1:5

5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Nehemiah 4:14

14 Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.

Nehemiah 9:32

32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

Job 34:19

19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Job 37:22-23

22 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo. 23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 99:3

3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

Psalms 136:2-3

2 Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco.

Jeremiah 20:11

11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesigxos.

Daniel 2:47

47 La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.

Daniel 11:36

36 La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.

Mark 12:14

14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

Acts 10:34

34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;

Romans 2:11

11 cxar ne estas personfavorado cxe Dio.

Galatians 2:6

6 Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Colossians 3:25

25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

1 Peter 1:17

17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

Revelation 17:14

14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Revelation 19:16

16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

Exodus 22:22

22 Vidvinon kaj orfon ne premu.

Psalms 68:5

5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

Psalms 103:6

6 La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj.

Psalms 145:9

9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

Psalms 146:9

9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

Isaiah 1:17

17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

Jeremiah 49:11

11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.

Hosea 14:3

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

Matthew 5:45

45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

Acts 14:17

17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.

Exodus 22:21

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Leviticus 19:33-34

33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. 34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Luke 6:35

35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luke 10:28-37

28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo? 30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis, 34 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

Luke 17:18

18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

Galatians 6:10

10 Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

James 2:15-16

15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?

1 John 3:17-18

17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.

Deuteronomy 4:4

4 sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.

Deuteronomy 11:22

22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:

Deuteronomy 13:4

4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.

Joshua 23:8

8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.

Psalms 63:11

11 Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Isaiah 45:23

23 Mi jxuris per Mi, el Mia busxo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaux Mi klinigxos cxiu genuo, jxuros cxiu lango.

Matthew 4:10

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

Luke 4:8

8 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

Acts 11:23

23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;

Romans 12:9

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

Exodus 15:2

2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

Deuteronomy 4:32-35

32 CXar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io simila? 33 CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta? 34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj? 35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.

1 Samuel 12:24

24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

2 Samuel 7:23

23 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?

Psalms 22:3

3 Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.

Psalms 106:21-22

21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.

Psalms 109:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

Isaiah 12:2-6

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo. 3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo. 4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta. 5 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. 6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 60:19

19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

Isaiah 64:3

3 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

Jeremiah 17:14

14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.

Jeremiah 32:20-21

20 Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune; 21 kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;

Luke 2:32

32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

Revelation 21:23

23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.

Genesis 15:5

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

Genesis 46:27

27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

Exodus 1:5

5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

Numbers 26:51

51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek.

Deuteronomy 1:10

10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo.

Deuteronomy 28:62

62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.

Nehemiah 9:23

23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

Acts 7:14

14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.

Hebrews 11:12

12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.