37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien;
Deuteronomy 1:37 Cross References - Esperanto
Numbers 20:12
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
Numbers 27:13-14
13 Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;
14 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.
Deuteronomy 3:23-26
23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio.
Deuteronomy 4:21
21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;
Deuteronomy 34:4
4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.