Deuteronomy 3 Cross References - Esperanto

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei. 2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li. 4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana. 5 CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon. 8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon 9 (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir), 10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana. 11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.) 15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento. 18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj militkapablaj. 19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; 20 gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi. 21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos. 22 Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi. 23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: 24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? 25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. 26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe, ne parolu al Mi plu pri tio. 27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon. 28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos. 29 Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.

Numbers 21:33-35

33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Deuteronomy 1:4

4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei;

Deuteronomy 4:47

47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,

Deuteronomy 29:7

7 Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj ni venkobatis ilin;

Deuteronomy 31:4

4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Sihxon kaj al Og, regxoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.

Joshua 9:10

10 kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.

Joshua 12:4

4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,

Joshua 13:30

30 Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj;

1 Kings 4:19

19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.

Nehemiah 9:22

22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

Psalms 135:10-11

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

Psalms 136:20

20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;

Numbers 14:9

9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

Numbers 21:23-25

23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.

Numbers 21:34

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

Deuteronomy 2:24-37

24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li. 25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi. 26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante: 27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren; 28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos- 29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun. 31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon. 32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac. 33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon. 34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun; 35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris. 36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio; 37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

Deuteronomy 3:11

11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)

Deuteronomy 20:3

3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;

2 Chronicles 20:17

17 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 43:5

5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.

Acts 18:9

9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;

Acts 27:24

24 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi.

Revelation 2:10

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

Numbers 21:35

35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Deuteronomy 2:33-34

33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon. 34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

Joshua 13:12

12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.

Numbers 32:33-42

33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie. 41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair. 42 Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.

Joshua 13:30-31

30 Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj; 31 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.

1 Kings 4:13

13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

Numbers 13:28

28 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

Deuteronomy 1:28

28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.

Hebrews 11:30

30 Per la fido la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn.

Leviticus 27:28-29

28 Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo. 29 CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.

Numbers 21:2

2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

Deuteronomy 2:24

24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.

Deuteronomy 2:34

34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

Deuteronomy 3:2

2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

Deuteronomy 20:16-18

16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin:la HXetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al cxiuj iliaj abomenajxoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaux la Eternulo, via Dio.

Joshua 11:14

14 Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.

Psalms 135:10-12

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

Psalms 136:19-21

19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;

Deuteronomy 2:35

35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.

Joshua 8:27

27 Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.

Joshua 11:11-14

11 Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro. 12 Kaj cxiujn urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo. 13 Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur HXacoron solan Josuo forbruligis. 14 Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.

Joshua 12:2-6

2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga; 4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei, 5 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon. 6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

Joshua 13:9-12

9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.

Deuteronomy 4:48-49

48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon); 49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.

Joshua 11:17

17 de la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir, gxis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto HXermon; kaj cxiujn iliajn regxojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

1 Chronicles 5:23

23 La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.

Psalms 29:6

6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

Psalms 89:12

12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

Psalms 133:3

3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

Song of Songs 4:8

8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.

Ezekiel 27:5

5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.

Numbers 21:33

33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

Deuteronomy 4:49

49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.

Joshua 12:4-5

4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei, 5 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon.

Joshua 13:31

31 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj.

Genesis 14:5

5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,

Deuteronomy 2:11

11 Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.

Deuteronomy 2:20

20 (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;

1 Samuel 17:4

4 Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filisxtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlargxo.

2 Samuel 11:1

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

2 Samuel 12:26

26 Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.

Jeremiah 49:2

2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.

Ezekiel 21:20

20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

Amos 1:14

14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

Amos 2:9

9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

Numbers 32:32-38

32 Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan. 33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

Deuteronomy 2:36

36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

Deuteronomy 4:48

48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon);

Joshua 13:8-28

8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo; 9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin. 13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun. 14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li. 15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laux iliaj familioj. 16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenajxo gxis Medba, 17 HXesxbon, kaj cxiuj gxiaj urboj, kiuj estas sur la ebenajxo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon 18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat 19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-SXahxar sur la monto Emek 20 kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jesximot, 21 kaj cxiuj urboj de la ebenajxo, kaj la tuta regno de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaux la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj HXur kaj Reba, princojn de Sihxon, kiuj logxis en la lando. 22 Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorcxiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj. 23 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj gxia regiono. Tio estas la posedajxo de la Rubenidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj. 24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj. 25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba; 26 kaj de HXesxbon gxis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Mahxanaim gxis la limo de Debir; 27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente. 28 Tio estas la posedajxo de la Gadidoj laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

2 Kings 10:33

33 oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.

Joshua 13:29-32

29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laux iliaj familioj. 30 Kaj ilia regiono estis:de Mahxanaim la tuta Basxan, la tuta regno de Og, regxo de Basxan, kaj cxiuj Vilagxoj de Jair, kiuj estas en Basxan, sesdek urboj; 31 kaj duono de Gilead, kaj Asxtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Basxan, estis donitaj al la idoj de Mahxir, filo de Manase, al duono de la idoj de Mahxir laux iliaj familioj. 32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaux Jerihxo, oriente.

1 Chronicles 5:23-26

23 La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro. 24 Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj. 25 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili; 26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.

Numbers 32:41

41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair.

Joshua 13:13

13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun.

2 Samuel 3:3

3 lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur;

2 Samuel 10:6

6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.

2 Samuel 13:37

37 Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

1 Chronicles 2:21-23

21 Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon. 22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23 Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.

Genesis 50:23

23 Kaj Jozef vidis cxe Efraim infanojn gxis la tria generacio; ankaux la infanoj de Mahxir, filo de Manase, naskigxis sur la genuoj de Jozef.

Numbers 26:29

29 La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.

Numbers 32:39-40

39 Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.

Joshua 17:1-3

1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan. 2 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj. 3 Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca.

Joshua 22:7

7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.

Genesis 32:22

22 Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

Numbers 21:24

24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj.

Deuteronomy 2:37

37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

Joshua 12:2-3

2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;

2 Samuel 24:5

5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;

Genesis 13:10

10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.

Genesis 14:3

3 CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

Genesis 19:28-29

28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno. 29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

Numbers 23:14

14 Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.

Numbers 34:11-12

11 de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros gxis Jordan, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro. Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.

Joshua 3:16

16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.

Joshua 12:3

3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;

Joshua 13:27

27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restajxo de la regno de Sihxon, regxo de HXesxbon; limo estis Jordan gxis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.

Joshua 15:2

2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden.

Joshua 15:5

5 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro cxe la fino de Jordan;

Joshua 18:19

19 Kaj la limo iras preter Bet-HXogla norden; kaj la limo finigxas cxe la golfo de la Sala Maro norde, cxe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.

Numbers 32:20-24

20 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo. 23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.

Joshua 1:12-15

12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene: 13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron; 14 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin, 15 gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

Joshua 4:12-13

12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo. 13 CXirkaux kvardek mil armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jerihxo.

Joshua 22:1-9

1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase; 2 kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi. 3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio. 4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan. 5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo. 6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj. 7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin. 8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj. 9 Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.

Joshua 22:4

4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.

Joshua 22:8

8 Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.

Numbers 27:18-23

18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo; 23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

Joshua 10:25

25 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.

1 Samuel 17:36-37

36 Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio. 37 Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraux leono kaj kontraux urso, savos min kontraux cxi tiu Filisxto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.

Psalms 9:10

10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

2 Corinthians 1:10

10 kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

2 Corinthians 12:10

10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Ephesians 3:20

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

2 Timothy 4:17-18

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono. 18 La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Exodus 14:14

14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Deuteronomy 1:30

30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj,

Deuteronomy 20:4

4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

Joshua 10:42

42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.

2 Chronicles 13:12

12 Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

2 Chronicles 20:29

29 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael.

Psalms 44:3

3 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

Isaiah 43:1-2

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

2 Corinthians 12:8-9

8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi. 9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

Deuteronomy 11:2

2 Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,

2 Samuel 7:22

22 Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

Nehemiah 9:32

32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

Psalms 35:10

10 CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

Psalms 71:19

19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?

Psalms 86:8

8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Psalms 89:6

6 CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

Psalms 89:8

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.

Psalms 106:2

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

Psalms 145:3

3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

Psalms 145:6

6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

Isaiah 40:18

18 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?

Isaiah 40:25

25 Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

Jeremiah 10:6

6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

Jeremiah 32:18-21

18 Vi faras favorkorajxon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot, 19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj; 20 Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune; 21 kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;

Daniel 3:29

29 Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

Exodus 3:8

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

Numbers 32:5

5 Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

Deuteronomy 4:21-22

21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon; 22 cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.

Deuteronomy 11:11-12

11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon; 12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.

Ezekiel 20:6

6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj. 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj. 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.

Numbers 27:12-14

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj. 13 Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron; 14 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

Deuteronomy 1:37

37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien;

Deuteronomy 31:2

2 Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.

Deuteronomy 32:51-52

51 pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52 CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

Deuteronomy 34:4

4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

1 Chronicles 17:4

4 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi;

1 Chronicles 17:12-13

12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam. 13 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.

1 Chronicles 22:7-9

7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron. 9 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

1 Chronicles 28:2-4

2 Kaj la regxo David starigxis sur siaj piedoj, kaj diris:Auxskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui. 3 Sed Dio diris al mi:Ne konstruu domon al Mia nomo, cxar vi estas homo de milito kaj vi versxadis sangon. 4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu regxo super Izrael por cxiam; cxar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min regxo super la tuta Izrael.

Psalms 106:32-33

32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

Isaiah 53:5-6

5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis. 6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj.

Matthew 20:22

22 Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.

Matthew 26:39

39 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante:Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.

2 Corinthians 12:8

8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.

Genesis 13:14-15

14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

Numbers 27:12

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.

Deuteronomy 34:1-4

1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan, 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro, 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar. 4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

Deuteronomy 1:38

38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.

Deuteronomy 31:3

3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris.

Deuteronomy 31:7

7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

Deuteronomy 31:23

23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

Joshua 1:2

2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.

Joshua 3:7-17

7 Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi. 8 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan. 9 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio. 10 Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn: 11 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaux vi Jordanon. 12 Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo. 13 Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro. 14 Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo, 15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), 16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo. 17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

1 Chronicles 22:6

6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.

1 Chronicles 22:11-16

11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu. 14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj. 16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

1 Chronicles 28:9-10

9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; cxar cxiujn korojn la Eternulo esploras, kaj cxiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi sercxos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpusxos vin por cxiam. 10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

1 Chronicles 28:20

20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

John 1:17

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

Acts 7:45

45 GXin ankaux niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedajxon de la nacioj, kiujn Dio forpusxis antaux niaj patroj, gxis la tagoj de David;

1 Timothy 6:13-14

13 Mi vin admonas antaux Dio, kiu cxion vivigadas, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu antaux Pontio Pilato atestis la bonan konfeson, 14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

2 Timothy 2:1-3

1 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn. 3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.

2 Timothy 4:1-6

1 Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; 2 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado. 3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj; 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. 5 Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. 6 CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.

Hebrews 4:8

8 CXar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.

Numbers 25:3

3 Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael.

Numbers 33:48-49

48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan. 49 Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.

Deuteronomy 4:3

3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;

Deuteronomy 4:46

46 transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;

Deuteronomy 34:6

6 Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.