Exodus 14:5 Cross References - Esperanto

5 Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

Exodus 12:33

33 Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.

Psalms 105:25

25 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.

Jeremiah 34:10-17

10 Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj. 12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En cxiu sepa jaro forliberigu cxiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaux Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaux Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16 sed vi sxangxigxis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi cxiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. 17 Tial tiele diras la Eternulo:Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon cxiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero.

Luke 11:24-26

24 Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. 25 Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita. 26 Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

2 Peter 2:20-22

20 CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua. 21 CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. 22 Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.