Exodus 27:8 Cross References - Esperanto

8 Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

Exodus 25:9

9 Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

Exodus 25:40

40 Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

Exodus 26:30-37

30 Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 31 Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi. 32 Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn. 33 Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo. 34 Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo. 35 Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto. 36 Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; 37 kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

1 Chronicles 28:11

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto;

1 Chronicles 28:19

19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.

Matthew 15:9

9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

Colossians 2:20-23

20 Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj: 21 Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu, 22 pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23 CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

Hebrews 8:5

5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; cxar:Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.