22 Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
Exodus 32:22 Cross References - Esperanto
Exodus 14:11
11 Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
Exodus 15:24
24 Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos?
Exodus 16:2-4
2 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto.
3 Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.
4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.
Exodus 16:20
20 Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
Exodus 16:28
28 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
Exodus 17:2-4
2 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?
3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.
Deuteronomy 9:7
7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo.
Deuteronomy 9:24
24 Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
Deuteronomy 31:27
27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?
1 Samuel 15:24
24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, cxar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis gxian vocxon.
Psalms 36:4
4 Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
Proverbs 4:16
16 CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;