Ezekiel Cross References - Esperanto

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar, malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la regxo Jehojahxin, 3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando HXaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. 5 El la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6 Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar flugilojn. 7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo. 10 La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar. 11 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12 CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13 La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14 Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe. 19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj. 24 Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis. 25 Kiam auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi. 27 Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li. 28 Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi auxdis vocxon de parolanto.

Genesis 15:1

1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.

Genesis 46:2

2 Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.

Exodus 24:10

10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.

Numbers 4:3

3 en la agxo de tridek jaroj kaj pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.

Numbers 12:6

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;

Ecclesiastes 9:1-2

1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. 2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.

Isaiah 1:1

1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo.

Jeremiah 24:5-7

5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Simile al cxi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de cxi tiu loko en la landon HXaldean; 6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros. 7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro.

Ezekiel 1:3

3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando HXaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

Ezekiel 3:15

15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malgxoje.

Ezekiel 3:23

23 Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

Ezekiel 8:3

3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.

Ezekiel 10:15

15 Kaj levigxis la keruboj. Tio estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar.

Ezekiel 10:20

20 Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.

Ezekiel 10:22

22 Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj, kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. CXiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.

Ezekiel 11:24

24 Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.

Ezekiel 40:2

2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaux konstruajxoj de urbo.

Ezekiel 43:3

3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.

Daniel 8:1-2

1 En la tria jaro de regxado de la regxo Belsxacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco. 2 Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo SXusxan, kiu trovigxas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas cxe la rivero Ulaj.

Hosea 12:10

10 Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.

Joel 2:28

28 Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

Matthew 3:16

16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

Matthew 17:9

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

Mark 1:10

10 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;

Luke 3:21

21 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,

Luke 3:23

23 Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,

John 1:51

51 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Acts 7:56

56 kaj diris:Jen mi vidas la cxielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.

Acts 9:10-12

10 Kaj en Damasko estis unu discxiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro. 11 Kaj la Sinjoro diris al li:Levigxu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj sercxu en la domo de Judas viron, nomatan Sauxlo, el Tarso; cxar jen li pregxas; 12 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.

Acts 10:3

3 Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.

Acts 10:11

11 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;

2 Corinthians 12:1

1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.

Revelation 4:1

1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.

Revelation 19:11

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

2 Kings 24:12-15

12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado. 13 Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo. 14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.

Ezekiel 8:1

1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 20:1

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidigxis antaux mi.

Ezekiel 29:1

1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Ezekiel 29:17

17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Ezekiel 31:1

1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Ezekiel 40:1

1 En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.

1 Kings 18:46

46 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.

2 Kings 3:15

15 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.

Jeremiah 1:2

2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado,

Jeremiah 1:4

4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

Ezekiel 1:1

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar, malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.

Ezekiel 3:14

14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

Ezekiel 3:22

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

Ezekiel 33:22

22 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.

Ezekiel 37:1

1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj.

Hosea 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.

Joel 1:1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.

1 Timothy 4:1

1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,

Exodus 19:16-18

16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

Exodus 24:16-17

16 Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. 17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj.

Deuteronomy 4:11-12

11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.

2 Chronicles 5:13-6:1

13 kaj ili estis kvazaux unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni auxdis kvazaux unu vocxon, lauxdantan kaj dankantan antaux la Eternulo; kaj kiam ektondris la vocxo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo plenigxis de nubo, la domo de la Eternulo;

2 Chronicles 7:1-3

1 Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj cxiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo mallevigxis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizagxaltere sur la pavimo, adorklinigxis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

Psalms 18:11-13

11 El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj. 12 De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj. 13 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.

Psalms 50:3

3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.

Psalms 97:2-3

2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn.

Psalms 104:3-4

3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; 4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Isaiah 19:1

1 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.

Isaiah 21:1

1 Profetajxo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.

Jeremiah 1:13-14

13 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas? Kaj mi diris:Mi vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde. 14 Kaj la Eternulo diris al mi:De norde venos la malfelicxo sur cxiujn logxantojn de la lando.

Jeremiah 4:6

6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.

Jeremiah 6:1

1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.

Jeremiah 23:19

19 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.

Jeremiah 25:9

9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo.

Jeremiah 25:32

32 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.

Ezekiel 1:27

27 Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li.

Ezekiel 8:2

2 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.

Ezekiel 10:2-4

2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj. 3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton. 4 Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo.

Ezekiel 10:8-9

8 Kaj cxe la keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj. 9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.

Nahum 1:3-6

3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj. 4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon. 5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Habakkuk 1:8-9

8 Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo. 9 CXiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.

Habakkuk 3:3-5

3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron. 4 Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kasxita Lia potenco. 5 Antaux Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.

Hebrews 12:29

29 cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

Revelation 1:15

15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.

Ezekiel 1:26

26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi.

Revelation 4:6-8

6 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe. 7 Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan. 8 Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

Revelation 6:6

6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

Exodus 25:20

20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

1 Kings 6:24-27

24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de gxiaj flugiloj gxis la dua fino de gxiaj flugiloj. 25 Kaj dek ulnojn havis ankaux la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaux keruboj. 26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaux de la dua kerubo. 27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altusxanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altusxanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altusxantaj unu la alian.

Isaiah 6:2

2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.

Ezekiel 1:8-11

8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo. 10 La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar. 11 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.

Ezekiel 1:15

15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.

Ezekiel 10:10

10 Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia.

Ezekiel 10:14

14 CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo.

Ezekiel 10:21-22

21 CXiu el ili havis kvar vizagxojn, kaj cxiu havis kvar flugilojn, kaj similajxo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. 22 Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj, kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. CXiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.

Leviticus 11:3

3 cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.

Leviticus 11:47

47 por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

Psalms 104:4

4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Ezekiel 1:13

13 La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.

Daniel 10:6

6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.

Isaiah 6:6

6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,

Ezekiel 1:17

17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.

Ezekiel 10:2

2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.

Ezekiel 10:7-8

7 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris. 8 Kaj cxe la keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj.

Ezekiel 10:11

11 Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.

Ezekiel 10:18

18 Kaj la majesto de la Eternulo forigxis de la sojlo de la domo kaj starigxis super la keruboj.

Ezekiel 10:21

21 CXiu el ili havis kvar vizagxojn, kaj cxiu havis kvar flugilojn, kaj similajxo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.

2 Chronicles 3:11-12

11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo. 12 Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.

Proverbs 4:25-27

25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen. 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj. 27 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Ezekiel 1:11-12

11 Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12 CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

Luke 9:51

51 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,

Luke 9:62

62 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

1 Corinthians 1:10

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.

Numbers 2:3

3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;

Numbers 2:10

10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;

Numbers 2:18

18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;

Numbers 2:25

25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;

Deuteronomy 28:49

49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

Judges 14:18

18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

1 Chronicles 12:8

8 El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:

Job 39:27

27 CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston?

Proverbs 14:4

4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.

Isaiah 40:31

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

Isaiah 46:8

8 Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

Daniel 7:4

4 La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

Luke 15:10

10 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

1 Corinthians 9:9-10

9 CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas? 10 aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno.

1 Corinthians 14:20

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

Revelation 4:7

7 Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.

Revelation 5:5

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

Ezekiel 1:23

23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj.

Ezekiel 10:16

16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.

Ezekiel 10:19

19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.

Ezekiel 1:9

9 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo.

Ezekiel 1:20-21

20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

Hebrews 1:14

14 CXu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Genesis 15:17

17 Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.

Ezekiel 1:7

7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.

Daniel 10:5-6

5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz. 6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.

Matthew 28:3

3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo;

Revelation 4:5

5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

Revelation 10:1

1 Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;

Revelation 18:1

1 Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per lia gloro.

Psalms 147:15

15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.

Daniel 9:21

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

Zechariah 2:3-4

3 Kaj jen la angxelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia angxelo iris renkonte al li, 4 kaj diris al li:Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi.

Zechariah 4:10

10 CXar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?

Matthew 24:27

27 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.

Matthew 24:31

31 Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

Mark 13:27

27 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

Luke 17:24

24 cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.

Ezekiel 1:6

6 Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar flugilojn.

Ezekiel 1:19-21

19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj.

Ezekiel 10:9

9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.

Ezekiel 10:13-17

13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion auxdi. 14 CXiu havis kvar vizagxojn:unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la kvara estis vizagxo de aglo. 15 Kaj levigxis la keruboj. Tio estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. 16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili. 17 Kiam tiuj staris, ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis; cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.

Daniel 7:9

9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.

Exodus 39:13

13 kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

Job 9:10

10 Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

Psalms 36:6

6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Psalms 40:5

5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

Ezekiel 10:9-11

9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso. 10 Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu rado estus en la alia. 11 Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis dum la irado.

Romans 11:33

33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Ephesians 3:10

10 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,

Isaiah 55:11

11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis.

Ezekiel 1:12

12 CXiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

Ezekiel 10:1-11

1 Kaj mi vidis:jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili. 2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene:Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj. 3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton. 4 Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la Eternulo. 5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas. 6 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante:Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado, 7 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris. 8 Kaj cxe la keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj.

Job 37:22-24

22 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo. 23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas. 24 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.

Psalms 77:16-19

16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis. 17 Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis. 18 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero. 19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

Psalms 97:2-5

2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas. 5 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

Proverbs 15:3

3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Isaiah 55:9

9 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Ezekiel 10:12

12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn.

Revelation 4:6

6 kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe.

Revelation 4:8

8 Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

Psalms 103:20

20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

Ezekiel 10:17

17 Kiam tiuj staris, ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis; cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.

Zechariah 6:1-8

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn, 3 la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn. 4 Mi ekparolis kaj diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, mia sinjoro? 5 La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero. 6 La cxaro kun la nigraj cxevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda. 7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris:Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.

1 Corinthians 14:32

32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;

Ezekiel 1:19-20

19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.

Romans 8:2

2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.

Job 37:22

22 De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

Ezekiel 10:1

1 Kaj mi vidis:jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili.

Revelation 4:3

3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo.

Revelation 21:11

11 havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;

Job 4:18

18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:

Psalms 89:7

7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.

Ezekiel 1:24

24 Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.

Luke 17:10

10 Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

2 Kings 7:6

6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la regxo de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la HXetidoj kaj la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.

Job 37:2

2 Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.

Job 37:4-5

4 Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo. 5 Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

Psalms 18:13

13 Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.

Psalms 29:3-9

3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx. 9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

Psalms 68:33

33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.

Ezekiel 10:5

5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

Ezekiel 43:2

2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.

Revelation 19:6

6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

Ezekiel 1:22

22 Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.

Genesis 32:24-30

24 Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo. 25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu. 26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos. 27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. 28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis. 29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. 30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

Joshua 5:13-6:2

13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?

Psalms 45:6

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Isaiah 6:1

1 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

Isaiah 9:6-7

6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 54:11

11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.

Jeremiah 23:5-6

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

Daniel 7:9-10

9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro. 10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

Daniel 7:14

14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

Daniel 10:18

18 Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.

Zechariah 6:13

13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaux pastro sur sia trono, kaj konsiligxo paca estos inter ambaux.

Matthew 25:13

13 Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.

Matthew 28:18

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

Ephesians 1:21-22

21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

Philippians 2:9-10

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

Hebrews 1:8

8 sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Hebrews 8:1

1 Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

Hebrews 12:2

2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Revelation 1:13

13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono.

Revelation 3:21

21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.

Revelation 4:2-3

2 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta; 3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo.

Revelation 5:13

13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

Revelation 14:14

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

Revelation 20:11

11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi, antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne trovigxis loko por ili.

Deuteronomy 4:24

24 CXar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.

Psalms 97:2

2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Ezekiel 1:4

4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.

2 Thessalonians 1:8

8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

Revelation 1:14-16

14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo; 15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj. 16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.

Genesis 9:13-16

13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo; 15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon. 16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.

Genesis 17:3

3 Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:

Exodus 16:7

7 Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

Exodus 16:10

10 Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.

Exodus 24:16

16 Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.

Exodus 33:18-23

18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron. 19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 20 Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizagxon, cxar ne povas homo vidi Min kaj resti viva. 21 Kaj la Eternulo diris:Jen estas loko cxe Mi; starigxu sur la roko. 22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi sxirmos vin per Mia mano, gxis Mi pasos. 23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantauxan flankon, sed Mia vizagxo ne estos videbla.

Leviticus 9:24

24 Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.

Numbers 12:6-8

6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato. 8 Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?

1 Kings 8:10-11

10 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; cxar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

Isaiah 54:8-10

8 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo. 9 CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin. 10 CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.

Ezekiel 8:4

4 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.

Ezekiel 10:19-20

19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili. 20 Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.

Ezekiel 11:22-23

22 Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili. 23 Kaj la majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.

Ezekiel 43:3-5

3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere. 4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. 5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

Ezekiel 44:4

4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi jxetis min vizagxaltere.

Daniel 8:17

17 Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

Daniel 10:7-9

7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi. 8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn. 9 Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.

Daniel 10:16-17

16 Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn. 17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?

Matthew 17:5-6

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin. 6 Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.

Acts 9:4

4 kaj li falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al li:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?

1 Corinthians 13:12

12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Revelation 1:17-18

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.