Ezekiel 24:6 Cross References - Esperanto

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.

Joshua 7:16-18

16 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda. 17 Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin. 18 Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.

Joshua 10:22

22 tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.

1 Samuel 14:40-42

40 Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi. 41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa. 42 Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.

2 Samuel 8:2

2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

2 Kings 21:16

16 Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

2 Kings 24:4

4 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.

Jeremiah 6:29

29 La blovilo bruldifektigxis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto:la malbonuloj ne apartigxis.

Ezekiel 9:5-6

5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.

Ezekiel 11:6-9

6 Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi. 8 Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.

Ezekiel 11:11

11 La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en gxi kiel viando; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin.

Ezekiel 22:2

2 CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?

Ezekiel 22:6-9

6 Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi. 8 Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.

Ezekiel 22:12

12 Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 22:27

27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.

Ezekiel 23:37-45

37 CXar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon por ili. 38 Ankoraux cxi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj, 41 kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljunigxinta en adultado:SXi alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi. 44 Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj. 45 Sed la homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.

Ezekiel 24:9

9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.

Ezekiel 24:11-13

11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur gxiaj karboj, por ke gxi farigxu varmega, por ke gxia kupro brulrugxigxu kaj gxia malpurajxo en gxi fandigxu kaj gxia sedimento malaperu. 12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el gxi; multe estas da sedimento, ecx en la fajro restas gxia sedimento. 13 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

Joel 3:3

3 kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

Obadiah 1:11

11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.

Jonah 1:7

7 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.

Micah 7:2

2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.

Nahum 3:1

1 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon!

Nahum 3:10

10 tamen gxi ankaux estas elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.

Matthew 23:35

35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

Revelation 11:7-8

7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. 8 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita.

Revelation 17:6

6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.

Revelation 18:24

24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.