Ezekiel 25:4 Cross References - Esperanto

4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.

Genesis 29:1

1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.

Leviticus 26:16

16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

Numbers 23:7

7 Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Regxo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael.

Deuteronomy 28:33

33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.

Deuteronomy 28:51

51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.

Judges 6:3-6

3 Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, 4 kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon. 5 CXar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi gxin. 6 Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

Judges 6:33

33 Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.

Judges 7:12

12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.

Judges 8:10

10 Kaj Zebahx kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, cxirkaux dek kvin mil, cxiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

2 Samuel 12:26

26 Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.

1 Kings 4:30

30 Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.

Isaiah 1:7

7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

Isaiah 32:8-9

8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco. 9 Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.

Isaiah 41:2

2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.

Isaiah 65:22

22 Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.