1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
3 kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!
4 En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
6 El kverkoj de Basxan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.
7 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.
8 La logxantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.
9 La plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis cxe vi, por servi al via komercado.
10 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
12 Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.
13 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.
14 El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn.
15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
18 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.
19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
21 Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.
22 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
23 HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
24 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.
25 SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro.
26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
27 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
28 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj.
29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero,
30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.
32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
33 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero.
34 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
35 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.
36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
Ezekiel 27 Cross References - Esperanto
Jeremiah 7:20
20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne estingigxos.
Jeremiah 9:10
10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris, foriris.
Jeremiah 9:17-20
17 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.
19 Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.
20 Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.
Ezekiel 19:1
1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
Ezekiel 26:17
17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!
Ezekiel 27:32
32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
Ezekiel 28:12
12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.
Ezekiel 32:2
2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
Amos 5:1
1 Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
Amos 5:16
16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
Psalms 50:2
2 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.
Isaiah 23:2-3
Isaiah 23:8-9
Isaiah 23:11
11 Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikajxojn.
Ezekiel 27:4
4 En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
Ezekiel 27:10-36
10 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
12 Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.
13 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi, alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.
14 El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn, rajdocxevalojn, kaj mulojn.
15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
18 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.
19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
21 Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.
22 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
23 HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
24 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.
25 SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro.
26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
27 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
28 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj.
29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero,
30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.
32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
33 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero.
34 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
35 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.
36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
Ezekiel 28:2-3
2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;
3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;
Ezekiel 28:12-17
12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.
13 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.
14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.
15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.
16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.
17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.
Revelation 18:3
3 CXar per la vino de la kolero de sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per la potenco de sxia lukso.
Revelation 18:11-15
11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;
12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,
Ezekiel 26:5
5 Loko por sternado de retoj gxi farigxos meze de la maro, cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj gxi farigxos rabajxo por la nacioj.
Deuteronomy 3:9
9 (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir),
1 Kings 5:1
1 HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.
1 Kings 5:6
6 Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
Psalms 29:5
5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
Psalms 92:12
12 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Psalms 104:16
16 Satigxas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
Song of Songs 4:8
8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj HXermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
Isaiah 14:8
8 Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.
Genesis 10:4
4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim.
Numbers 21:33
33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.
Numbers 24:24
24 Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.
Isaiah 2:13
13 kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super cxiuj kverkoj de Basxan;
Isaiah 23:12
12 Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon.
Jeremiah 2:10
10 CXar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, cxu tie estas farita io simila.
Jeremiah 22:20
20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj.
Zechariah 11:2
2 GXemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. GXemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar falis la fortika arbaro.
Exodus 25:4
4 kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,
1 Kings 10:28
28 La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
1 Chronicles 1:7
7 La filoj de Javan:Elisxa, Tarsxisx, Kitim, kaj Dodanim.
Proverbs 7:16
16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.
Isaiah 19:9
9 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.
Jeremiah 10:9
9 Foliigita argxento estas venigita el Tasxisx kaj oro el Ufaz, laboritajxo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura sxtofo estas ilia vesto, cxio estas faritajxo de lertuloj.
Genesis 10:15
15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj HXet,
Genesis 10:18
18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la HXamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disigxis.
Genesis 49:13
13 Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
Joshua 11:8
8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
1 Kings 9:27
27 Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
2 Chronicles 2:13-14
13 Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram;
14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.
Isaiah 10:9
9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?
Jeremiah 49:23
23 Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.
Ezekiel 27:11
11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
Ezekiel 27:28
28 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj.
Joshua 13:5
5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;
1 Kings 5:18
18 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
Psalms 83:7
7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;
Genesis 10:6
6 Kaj la filoj de HXam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.
Genesis 10:13
13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuhxidojn
Genesis 10:22
22 La filoj de SXem: Elam kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram.
1 Chronicles 1:8
8 La filoj de HXam:Kusx, Micraim, Put, kaj Kanaan.
1 Chronicles 1:11
11 Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuhxidojn,
1 Chronicles 1:17
17 La filoj de SXem:Elam, Asxur, Arpahxsxad, Lud, Aram, Uc, HXul, Geter, kaj Mesxehx.
Song of Songs 4:4
4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil sxildoj pendas sur gxi, CXiuj sxildoj de la potenculoj.
Isaiah 66:19
19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
Jeremiah 46:9
9 Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon.
Ezekiel 30:5
5 La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj cxiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.
Ezekiel 38:5
5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj;
Daniel 5:28
28 PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
Nahum 3:9
9 Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;
Ezekiel 27:3-4
1 Kings 10:22
22 CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
1 Kings 22:48
48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.
2 Chronicles 20:36-37
36 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber.
37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.
Psalms 72:10
10 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
Isaiah 2:16
16 kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj belaspektajxoj.
Isaiah 23:6
6 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
Isaiah 23:10
10 Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.
Isaiah 23:14
14 Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco.
Isaiah 60:9
9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.
Ezekiel 27:16
16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
Ezekiel 27:18
18 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon.
Ezekiel 38:13
13 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?
Jonah 1:3
3 Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.
Genesis 10:2
2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras.
1 Chronicles 1:5
5 La filoj de Jafet:Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Mesxehx, kaj Tiras.
Ezekiel 27:19
19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
Ezekiel 32:26
26 Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.
Ezekiel 38:2-3
Ezekiel 39:1
1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.
Daniel 8:21
21 kaj la vila virkapro estas la regxo de Grekujo; la granda korno inter gxiaj okuloj estas la unua regxo;
Daniel 10:20
20 Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
Daniel 11:2
2 Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan.
Joel 3:3
3 kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
Revelation 18:13
13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
Genesis 10:3
3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz kaj Rifat kaj Togarma.
1 Chronicles 1:6
6 La filoj de Gomer:Asxkenaz, Rifat, kaj Togarma.
Ezekiel 38:6
6 Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.
Genesis 10:7
7 Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj HXavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; SXeba kaj Dedan.
Genesis 25:3
3 Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.
1 Chronicles 1:9
9 La filoj de Kusx:Seba, HXavila, Sabta, Raama, kaj Sabtehxa. La filoj de Raama:SXeba kaj Dedan.
1 Chronicles 1:32
32 La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn sxi naskis:Zimran, Joksxan, Medan, Midjan, Jisxbak, kaj SXuahx. Kaj la filoj de Joksxan estis SXeba kaj Dedan.
Jeremiah 25:23
23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
Jeremiah 49:8
8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.
Ezekiel 25:13
13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.
Ezekiel 27:20
20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
Revelation 18:12
12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
Genesis 28:5
5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
Judges 10:6
6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
2 Samuel 8:5
5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
2 Samuel 10:6
6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
2 Samuel 15:8
8 cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.
Isaiah 7:1-8
1 En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.
2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,
4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras:
6 Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel.
7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos.
8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.
Ezekiel 28:13
13 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.
Genesis 43:11
11 Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
Deuteronomy 8:8
8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
Deuteronomy 32:14
14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
Judges 11:33
33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.
1 Kings 5:9
9 Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.
2 Chronicles 2:10
10 Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor�ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor�ojn da hordeo, dudek mil bat�ojn da vino, kaj dudek mil bat�ojn da oleo.
Ezra 3:7
7 Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.
Jeremiah 8:22
22 CXu ne ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?
Acts 12:20
20 Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo.
Genesis 14:15
15 Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko.
Genesis 15:2
2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
1 Kings 11:24-25
24 Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.
25 Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.
Isaiah 7:8
8 CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.
Ezekiel 47:16-18
16 tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.
17 Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda.
18 Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
Acts 9:2
2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aligxintajn al la Vojo, cxu virojn aux virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
Exodus 30:23-24
Judges 18:29
29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx.
Psalms 45:8
8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.
Song of Songs 4:13-14
Ezekiel 27:15
15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
Genesis 25:13
13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
1 Kings 10:15
15 krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
1 Chronicles 1:29
29 Jen estas ilia genealogio:de Isxmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam,
2 Chronicles 17:11
11 De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
Song of Songs 1:5
5 Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
Isaiah 21:16
16 CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
Isaiah 60:7
7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.
Jeremiah 25:24
24 kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;
Acts 2:11
11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.
Galatians 4:25
25 CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
1 Kings 10:1-13
1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
2 Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.
3 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
4 Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
5 kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
6 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
7 mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
8 Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
10 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
11 Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
12 Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
13 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
2 Chronicles 9:1-12
1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro.
2 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
3 Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
4 kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
5 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
6 mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis.
7 Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
9 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
10 Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn.
11 Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando.
12 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
Psalms 72:15
15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.
Isaiah 60:6
6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo.
Genesis 2:8
8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
Genesis 10:10
10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando SXinar.
Genesis 11:31-32
31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.
32 Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.
Genesis 12:4
4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.
Genesis 32:22
22 Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
Numbers 24:22
22 Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.
2 Kings 19:12
12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
Job 1:15
15 superfalis ilin la SXebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
Psalms 83:8
8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.
Isaiah 7:18
18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
Isaiah 7:20
20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.
Isaiah 37:12
12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
Amos 1:5
5 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la logxantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
Amos 6:2
2 Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan HXamat, poste iru al Gat de la Filisxtoj:cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
Acts 7:4
4 Tiam li iris el la lando de la HXaldeoj, kaj logxis en HXaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en cxi tiun landon, kie vi nun logxas;
2 Kings 2:8
8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili ambaux trapasis sur sekajxo.
Psalms 48:7
7 Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.
Psalms 93:3-4
Isaiah 33:23
23 Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.
Jeremiah 18:17
17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
Ezekiel 26:19
19 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,
Ezekiel 27:34
34 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
Acts 27:14
14 Sed post mallonga tempo atakis nin el gxi uragana vento, kiu estas nomata Euxrakilo;
Acts 27:41
41 Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la sxipon; kaj la antauxo fiksigxis kaj restis nemovebla, sed la malantauxo rompigxis de la forto de la ondoj.
Revelation 17:15
15 Kaj li diris al mi:La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malcxastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj.
Proverbs 11:4
4 Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
Ezekiel 26:12
12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili jxetos en la akvon.
Ezekiel 26:14
14 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 26:21
21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 27:7-9
7 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.
8 La logxantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.
9 La plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis cxe vi, por servi al via komercado.
Ezekiel 27:12
12 Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj; argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via komercejo.
Ezekiel 27:18-19
Ezekiel 27:22
22 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
Ezekiel 27:24
24 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj.
Revelation 18:11-24
11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;
12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,
16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!
17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?
19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.
20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.
21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.
22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi;
23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.
24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.
Exodus 15:14
14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.
Ezekiel 26:10
10 Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.
Ezekiel 26:15-18
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.
16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.
17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono!
18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.
Ezekiel 27:35
35 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo.
Ezekiel 31:16
16 Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.
Nahum 2:3
3 La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas.
Ezekiel 26:16
16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.
Ezekiel 32:10
10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
1 Samuel 4:12
12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en SXilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.
2 Samuel 1:2
2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.
Esther 4:1-4
1 Kiam Mordehxaj eksciis cxion, kio farigxis, tiam Mordehxaj dissxiris siajn vestojn, metis sur sin sakajxon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per lauxta kaj maldolcxa vocxo.
2 Kaj li venis gxis antaux la pordego de la regxo, cxar estis malpermesite eniri en sakajxo en la pordegon de la regxo.
3 Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.
4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.
Job 2:8
8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per gxi, sidante meze de cindro.
Job 2:12
12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.
Job 42:6
6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
Isaiah 23:1-6
1 Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
2 Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
3 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.
4 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
5 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
6 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
Jeremiah 6:26
26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.
Jeremiah 25:34
34 Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.
Lamentations 2:10
10 Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.
Ezekiel 27:31-32
Jonah 3:6
6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
Micah 1:10
10 Ne diru tion en Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.
Revelation 18:9-19
9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon de sxia brulado,
10 starante malproksime pro timo de sxia turmento, dirante:Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! cxar en unu horo venis via jugxo.
11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon;
12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante,
16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj!
17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?
19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.
Leviticus 21:5
5 Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.
Deuteronomy 14:1
1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro mortinto;
Isaiah 15:2
2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.
Isaiah 16:9
9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
Isaiah 22:4
4 Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.
Isaiah 22:12
12 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.
Jeremiah 16:6
6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.
Jeremiah 47:5
5 Kalveco trafos Gazan, pereos Asxkelon kaj la restajxo de ilia valo. Kiel longe ankoraux vi faros al vi trancxojn?
Jeremiah 48:37
37 CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo.
Ezekiel 7:18
18 Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.
Amos 8:10
10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.
Micah 1:8
8 Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
Micah 1:16
16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.
Lamentations 1:12
12 Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero.
Lamentations 2:13
13 Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? CXar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin resanigos?
Ezekiel 26:4-5
Ezekiel 27:2
2 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
Ezekiel 27:26
26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
Revelation 18:18
18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon?
Isaiah 23:3-8
3 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.
4 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
5 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
6 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
7 CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.
8 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
Ezekiel 27:3
3 kaj diru al Tiro, kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho Tiro, vi diras:Mi estas perfektajxo de beleco!
Ezekiel 28:4-5
Ezekiel 28:16
16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.
Revelation 18:19
19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis.
Ezekiel 26:12-15
12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili jxetos en la akvon.
13 Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata.
14 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.
Ezekiel 26:19-21
19 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,
20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 27:26-27
26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
27 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
Zechariah 9:3-4
Ezekiel 28:17-19
17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.
18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.
19 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
Revelation 18:9-10
1 Kings 9:8
8 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?
Psalms 37:10
10 Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
Psalms 37:36
36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
Jeremiah 18:16
16 por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon.
Jeremiah 19:8
8 Kaj Mi faros cxi tiun urbon dezerto kaj mokatajxo; cxiu, kiu preterpasos gxin, miros kaj mokos cxiujn gxiajn frapojn.
Jeremiah 49:17
17 Edom farigxos objekto de teruro; cxiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj.
Jeremiah 50:13
13 De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata, kaj gxi tuta farigxos dezerta; cxiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj.
Lamentations 2:15
15 Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: CXu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de beleco, gxojo de la tuta tero?
Ezekiel 26:2
2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo-
Zephaniah 2:15
15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster dangxero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel gxi estas ruinigita, farigxis ripozejo por bestoj! CXiu preteriranto fajfos pri gxi kaj svingos la manon.