Ezekiel 29:3 Cross References - Esperanto

3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

Deuteronomy 8:17

17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon;

Psalms 74:13-14

13 Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Isaiah 10:13-14

13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn; 14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

Isaiah 27:1

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

Isaiah 51:9

9 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

Jeremiah 44:30

30 tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos Faraonon HXofran, regxon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, regxon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.

Ezekiel 28:2

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

Ezekiel 28:22

22 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

Ezekiel 29:9-10

9 Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi gxin faris. 10 Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.

Ezekiel 32:2

2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

Daniel 4:30-31

30 la regxo ekparolis, kaj diris:CXu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la regxo mi arangxis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto? 31 Kiam cxi tiu parolo estis ankoraux en la busxo de la regxo, eksonis vocxo el la cxielo:Al vi, ho regxo Nebukadnecar, estas dirate:La regno estas prenata for de vi;

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Revelation 12:3-4

3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. 4 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.

Revelation 12:16-17

16 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo. 17 Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Revelation 13:2

2 Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton.

Revelation 13:4

4 kaj ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante:Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?

Revelation 13:11

11 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.

Revelation 16:13

13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo de la falsa profeto;

Revelation 20:2

2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.