Genesis 15:13 Cross References - Esperanto

13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

Genesis 17:8

8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

Exodus 1:1-2

1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj: 2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

Exodus 1:11

11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

Exodus 5:1-23

1 Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto. 2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri. 3 Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo. 4 Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj. 5 Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj! 6 Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante: 7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. 8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. 9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn. 10 Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon; 11 iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata. 12 Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo. 13 Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. 14 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun? 15 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj? 16 Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas. 17 Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo. 18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru. 19 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj. 20 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono. 21 Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin. 22 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min? 23 De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

Exodus 12:40-41

40 La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj. 41 Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.

Exodus 22:21

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Exodus 23:9

9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Leviticus 19:34

34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 10:19

19 Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Psalms 105:11-12

11 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

Psalms 105:23-25

23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj. 25 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.

Acts 7:6-7

6 Kaj Dio parolis jene:ke lia idaro logxos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7 Kaj la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur cxi tiu loko.

Acts 7:17

17 Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,

Galatians 3:17

17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.

Hebrews 11:8-13

8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela; 12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla. 13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.