Genesis 24:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon.

Genesis 24:13-20

13 Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon; 14 kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro. 15 Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro. 16 Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren. 17 Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo. 18 Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki. 19 Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki. 20 Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj.

Genesis 33:13-14

13 Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos. 14 Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.

Exodus 2:16

16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.

1 Samuel 9:11

11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?

Proverbs 12:10

10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

John 4:7

7 Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.