Genesis 49:24 Cross References - Esperanto

24 Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.

Genesis 35:10-11

10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael. 11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.

Genesis 45:5

5 Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.

Genesis 45:7

7 Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.

Genesis 45:11

11 Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.

Genesis 47:12

12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

Genesis 50:21

21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.

Exodus 3:6

6 Ankoraux Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizagxon, cxar li timis rigardi Dion.

Numbers 27:16-18

16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron, 17 kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston. 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;

Deuteronomy 32:4

4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

Deuteronomy 34:9

9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Joshua 1:1-9

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene: 2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. 3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. 4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj. 5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin. 6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili. 7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. 8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson. 9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Joshua 24:1-33

1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio. 2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon. 4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu gxin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. 5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin. 6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per cxaroj kaj rajdantoj gxis la Rugxa Maro. 7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi logxis en la dezerto dum longa tempo. 8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj logxas transe de Jordan, kaj ili militis kontraux vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaux vi. 9 Kaj levigxis Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, kaj militis kontraux Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin. 10 Sed Mi ne volis auxskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj. 11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jerihxo; kaj militis kontraux vi la logxantoj de Jerihxo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Girgasxidoj, la HXividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn. 12 Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko. 13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi logxas en ili; de vinbergxardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi mangxas. 14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. 15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj. 23 Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos. 25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al gxi legxojn kaj regulojn en SXehxem. 26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo. 27 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion. 28 Kaj Josuo forliberigis la popolon, cxiun al lia posedajxo. 29 Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj. 30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx. 31 Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis cxiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en SXehxem, sur la kampoparto, kiun Jakob acxetis de la filoj de HXamor, patro de SXehxem, pro cent kesitoj, kaj kiu farigxis posedajxo de la filoj de Jozef. 33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pinehxas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

Nehemiah 6:9

9 Ili cxiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj gxi ne estos farata. Sed nun fortigxu miaj manoj.

Job 29:20

20 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.

Psalms 18:1

1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

Psalms 18:30

30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

Psalms 18:32-35

32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon. 35 Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

Psalms 23:1

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

Psalms 27:14

14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Psalms 28:8

8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

Psalms 37:14-15

14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malricxulon kaj bucxi virtulon. 15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompigxos.

Psalms 44:7

7 Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

Psalms 80:1

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

Psalms 89:1

1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

Psalms 118:22

22 SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula.

Psalms 132:2

2 Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

Psalms 132:5

5 GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob.

Isaiah 1:24

24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj.

Isaiah 28:16

16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.

Isaiah 29:24

24 Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Isaiah 60:16

16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Zechariah 3:9

9 CXar vidu la sxtonon, kiun Mi metis antaux Josuon:sur cxi tiu sola sxtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur gxi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de cxi tiu lando en unu tago.

Zechariah 10:12

12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Matthew 21:42

42 Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

Mark 12:10

10 CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;

Luke 20:17

17 Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?

Acts 4:11

11 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula.

Romans 14:4

4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.

Ephesians 2:20

20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

Colossians 1:11

11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

2 Timothy 4:17

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

1 Peter 2:4-8

4 al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda, 5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. 6 CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita. 7 Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula; 8 kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.