19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
Hosea 4:19 Cross References - Esperanto
Isaiah 1:29
29 CXar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi elektis.
Isaiah 42:17
17 Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.
Jeremiah 2:26-27
26 Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,
27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin.
Jeremiah 2:36-37
Jeremiah 3:24-25
24 La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post nia juneco:iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
25 Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.
Jeremiah 4:11-12
Jeremiah 17:13
13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
Jeremiah 51:1
1 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min.
Hosea 10:6
6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
Hosea 12:1
1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.
Hosea 13:15
15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.
Zechariah 5:9-11
9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.
10 Mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon?
11 Li respondis al mi:Por konstrui por gxi domon en la lando SXinar; kiam cxio estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.